Aktivula Akademio de TEJO

La bildo de Esperanto en la menso de la homoj

Ĉu vi volas scii kial preskaŭ nia tuta propagando ne konvinkas? La respondon mi trovis pasintjare en leciono de socia psikologio de la Universitato de Valencio. La ideo, sen fakaj terminoj kaj per ekzemplo, povus esti la jena:

Imagu ke en via lando regas politika partio kiu koncentras la plimulton da povo. Vi, kiu ne ŝatas ĝian agadon, decidas fondi alian partion. Sed kiel eblus preni la pov-rolon de la alia? Se vi volas batali por pozicio kiu havas alian, ne poziciiĝu kiel la alia. Nur kiam vi havos atingos venkojn, la forto de la alia partio malpliiĝos kaj via partio troviĝos en relative proksima situacio, vi povos ekpoziciiĝi kun la rolo kiun dekomence vi celis. (Poste kompreneble venos strebo pri distancigo).

Nun, kiel apliki tion al nia movado? Ni prenu kiel ekzemplon reklamilon kiun mi ĵus vidis en Facebook:

Esperanto, the international language that works!
(Esperanto, la lingvo internacia kiu funkcias!)

Tio estas io kion multaj aŭdis kaj ripetis de sia esperantistiĝo. Mi ne rekomendas ĝin, kaj vi tuj scios kial:

Iam en lernejo mi provis konvinki alian instruiston pri Esperanto, kaj mi diris “Esperanto estas la lingvo internacia”. Sed mi ricevis la reekoon “Ne, la lingvo internacia estas la angla”. Do mi provis diri “Esperanto estas la universala lingvo”, kio iom pli bone funkciis, sed vere ne multe.

Ĉar, kio estas Esperanto?

– Esperanto: la lingvo internacia
– Esperanto: la universala lingvo

Ne, la angla havas tiun pozicion en la menso de la homoj, do Esperanto ne provu same poziiciĝi de tute malfavora pozicio, ĉar ĝi fiaskos.

Do, bone, se Esperanto ne povas esti nun la lingvo internacia en oniaj mensoj, kio ĝi povas esti? Kiun bildon ni celu krei en la menso de la homoj? Ekzemple:

LA LINGVO INTERNACIA JUSTA.

 

Rimarko: la bildo kiu aperas en la artikolo rilatas al mapo de poziciiĝo, kiun oni uzas en merkatiko. En alia artikolo mi parolos pri ĝi.