Iĝu pli efika aktivulo!

Bonvenon en la Aktivula Akademio de TEJO!

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) ofte organizas trejnadojn pri diversaj temoj (publikaj rilatoj, negocado, teamlaboro…) kaj estas en konstanta kontakto kun aktivuloj en la tuta mondo. La Aktivula Akademio celas arigi dokumentojn rilatajn al la trejnadoj, kunigi aliajn ekzistantajn materialojn kaj stimuli la kreadon de novaj enhavoj, por ke pli vasta publiko povu uzi ilin por sia propra agado.

 

Kion vi trovos ĉi tie?