Volontulado kiel persona pluevoluiĝo

Grundtvig – Volontulado kiel persona pluevoluiĝo: kiel pliboniĝi?

Oni multe parolas pri altaj idealoj en Esperantujo. Oni ofte aŭdas pri homoj kiuj, gviditaj de siaj kredoj, agas senĉese kaj sindone por atingi ion, por pluevoluigi la Movadon kaj iel plibonigi la mondon. Tiuj homoj estas la volontuloj, personoj kiuj de sia laboro nenion ricevas krom la kontenton scii ke ili realigis ion, ke ili emociigis aliajn homojn, malfermis iliajn okulojn, interŝanĝis vidpunktojn kaj spertiĝis pri fakoj kiujn ili eĉ ne imagis ekzisti.

La agado de volontuloj hodiaŭ kiel ĉiam estas la bazo de la tuta Movado. Ofte ili senĉese kaj sendorme laboras, kaj tamen suferas je tio ke ĉiun mison eble okazintan pro sensperto, misorganizo aŭ homa eraremo oni juĝas kvazaŭ iu multege pagita profesiulo kulpus pri tio. Multaj homoj fine forlasas la aktivecon ĝuste pro tio: oftaj seniluziiĝoj kaj multege da streĉo, kontraŭ nenio aŭ preskaŭ.

Tamen, en la movadoj kiuj vere funkcias, volontulado ne temas pri ekspluatado de la energioj de revemuloj, sed pri kuna kreskado kaj evoluiĝo. Homo kiu sindediĉas al iu kredo portas en ties movadon siajn kapablojn, kuriozecon, emon lerni kaj kontribui. En sana organizo, tia rimedo estas vartenda por ke ĝi plivaloriĝu kaj plivalorigu la organizon mem.

Cele ĝuste al tio, en Novembro 2012 la firmao Kosmo Strategio Ltd. ekorganizis seminarion en Edinburgo kaj sendis invitleteron al ĉiuj landaj asocioj de UEA kaj al ĉiuj landaj sekcioj de TEJO, diskonigante la eblon akiri subvencion por repagi vojaĝelspezojn kaj restadkostojn kadre de la ago “Pretigcelaj Vizitoj”, por la starigado de ontaj partneraj projektoj.

La projektpropono temis pri dujara kunlaboro inter esperantaj organizoj por interŝanĝi spertojn kaj kapablojn cele al trejniĝo kaj pliprofesiiĝo de la envolvitaj aktivuloj, en riĉiga kaj enpoviga internacia dimensio. Akiri la aprobon de la implikitaj Naciaj Agentejoj signifintus finfine povi proponi al tiuj homoj kiuj aktive volontulas en siaj asocioj la eblon je komuna evoluiĝo pere de la partopreno al diversaj trejniĝoj organizitaj de ĉiu partnero de la projekto mem, kaj tio ĉio estos ebligita subvencie de Eŭropa Unio. La ricevintaj konoj estos poste amplekse diskonigitaj por ke la tuta Movado ricevu utilon de la projekto.

En Januaro 2013 reprezentantoj de pluraj E-organizoj el Germanio, Italio, Britio, Islando, Danio kaj Pollando laboris dum tri tagoj por pluevoluigi la projektan ideon, kun la helpo kaj la superrigardo de la Kosmo-teamo. La sekvan monaton la projektpropono por instigi kapabligon kaj aktivulan trejnadon kadre de E-organizoj estis sendita kadre de la subprogramo Grundtvig. La titolo de la projekto estis “Volontulado kiel persona pluevoluiĝo: kiel pliboniĝi?”, kaj estis fokusita je junularaj organizoj, sendita en Nederlando kaj aprobita de Nederlanda Esperanto-Junularo, Esperanto-Asocio de Skotlando, Junulara Esperantista Franca Organizo, Federacio EDE, Pola Esperanto-Junularo, ARCI Esperanto, Torina Esperanto-Centro.

La ĉefa celo de la projekto estis plispertigi kaj pliprofesiigi junajn geaktivulojn kaj per trejnado kaj per interŝanĝo de bonaj trejnadpraktikoj inter la partoprenantaj organizoj. La projekto estis elpensita por faciligi la ĝustigon de la tiel nomata “prikapabla miskoincido” (angle: skill mismatch): ofte fakte eĉ altkvalifikitaj homoj ne havas la ĝustajn kapablojn por efike agadi kadre de sia organizo. La ĉefa celo de la projekto enkadriĝas en la agadkampoj Kapabligo kaj Aktivula Trejnado, internacinivele antaŭenigataj de UEA kaj TEJO.

La temoj antaŭviditaj rilatas al ses agadkampoj:

  • Organizado de eventoj
  • Teamlaboro, interkulturaj teamoj, mastrumado de volontuloj
  • Merkatado
  • Financa mastrumado kaj monakirado
  • Negocaj kapabloj
  • Memmastrumado: tempomastrumado, streĉomastrumado, decidalprenado, problemsolvado

kiuj ankaŭ respondas al la ses ĉapitroj de tiu ĉi speciala numero de Kontakto. Fakte, kion vi nun foliumas en viaj manoj estas unu el la finaj kompletaj iloj por la dissemado de la projektaj rezultoj. Vi tiel iĝas rekta aganto por ke la celoj antaŭpripensitaj estu plenumitaj, kaj por ke la Movado kresku, kaj plibonigu sian agadon!

Enhavo

  1. Negocado
  2. Organizado de eventoj
  3. Subvencipetado
  4. Internacia teamlaboro
  5. Merkatiko
  6. Memmastrumado
  7. Kaj nun

Partneroj

[tc-logo-slider logo_cat=”grundtvig”]