Grupaj kultur-interŝanĝoj

La Grupaj Kultur-interŝanĝoj konsistas el partnerado inter du aŭ pluraj lokaj junularaj grupoj, cela al estigo de amikecaj kaj kunlaboraj internaciaj rilatoj, interkonatigo de la respektivaj kulturoj kaj malizoligo de la junaj lernantoj. TEJO perceptis neceson de motivigaj kaj internaci-engaĝaj agadoj en pluraj Landaj Sekcioj kaj lernantaj grupoj, kaj tial decidis katalizi tiun neceson proponante la jenan partner-kadron.

Kontaktiĝo

La grupo, kiu intencas partopreni partneradon, plenigas formularon, indikante informojn pri si, pri sia ideala partnero kaj pri siaj kunumaj intencoj. TEJO parigos (aŭ pluropigos) la partneremultojn, eventuale dissendante anoncon tra siaj kutimaj kanaloj, kaj sekvos la komunikadon ĝis la difiniĝo de la akordo, provizante ŝablonon de skriba interkonsento.

Reta Kunumado

Reta kunumado konsistas el regulaj kaj enhavaj komunikadoj inter la grupoj aŭ iliaj membroj. Tia komunikado povas okazi:

  • retpoŝte
  • videalvoke (ekz. Google-hangout, Skype, …)
  • babileje
  • tradici-poŝte
  • Facebook-grupe
  • ktp.

Ĉiu paro (triopo, pluropo) rajtas liberete ampleksigi kaj integri la temaron de la kunumado, laŭ siaj propraj emoj, interesoj, bezonoj kaj ebloj. Tamen TEJO proponas bazan priaĵaron:

  • kreado kaj interŝanĝo de turisma materialo en eo, pri sia urbo/provinco/regiono;
  • proponado de tipaj lokaj receptoj;
  • interŝanĝo de tradiciaj kulturaĵoj (ekz. kunkantindaj kantoj, poeziaĵoj, rakontoj…), kun Esperanta traduko;
  • diskuto pri sociaj/politikaj/kulturaj/movadaj/… temoj;
  • kuna partopreno en primovadan aktivaĵon La reta kunumado prefere daŭru inter kvar monatojn kaj unu jaron, kaj ĝi povas esti memstara aŭ antaŭumi ĉeestan renkontiĝon.

Vizitoj

Ĉiu partnero iras viziti la alia(j)n partnero(j)n, dum interkonsentita tempo (ideale unu semajnon). La gasta grupo memzorgas kaj pagas sian vojaĝon, dum la gastiga grupo aranĝas proprakoste loĝadon kaj manĝadon, surlokan transporton, kaj turismajn vizitojn. La loĝado povas eventuale esti endoma, ekz. ĉe unu aŭ pluraj samideanoj, provizante minimume matracecan aŭ sofan dormsurfacon, kaj littolaĵojn aŭ dormosakon. La manĝoj okazu tempe kaj manĝaĵe laŭ la lokaj kutimoj, laŭeble grupe.

La gastiga organizo aranĝas programon celitan priparte al la kontaktigo kun la loko kaj ĝia kulturo. Eblaj programeroj povas esti:

  • vizito, kun Esperanta ĉiĉeronado, de la lokaj monumentoj, muzeoj, preĝejoj, parkoj, ktp.;
  • ekskurso al interesaj ĉirkaŭurbaj vidindaĵoj;
  • urba ludo;
  • partopreno en koncertoj, teatraĵoj, festoj, tradiciaj celebradoj, ktp.;
  • gustumado de lokaj trinkaĵoj kaj manĝaĵoj;
  • enkonduka kurso al la loka lingvo;
  • vizito de la loka klubo kaj renkontiĝo kun la aliaj klubanoj;
  • renkontiĝo kun aliaj grupoj, asocioj, k.s. loke aktivaj;
  • kunspektado kaj post-pridebatado de loka filmo esperantlingve subtekstigita;
  • lernado de lokaj kantoj aŭ dancoj, kaj kunkantado/kundancado;
  • provado de lokaj sportoj kaj/aŭ ludoj

La programo inkluzivu liberan tageron, por permesi al la gastoj memstare aĉetumi, ripozi, ktp.

Postumado de la projekto

Fine de la kunumado, la grupoj plenigu kaj sendu al TEJO pritaksigan formularon, kaj strebu verki artikolo(j)n kaj aŭ sonraporto(j)n por Esperantaj aŭ neesperantaj amaskomunikiloj (TEJO-Tutmonde, Muzaiko, gazeto de landa asocio, loka gazeto/radio).

Verkita de Manuela Ronco