Gvidlinioj por novaj estraranoj de TEJO

La suba teksto devos sperti ĝisdatigon.

Gratulojn pro esti elektita por esti ano de la Estraro de TEJO!

Esti en la Estraro de TEJO donas al vi multe da ebloj por povi influi la junularan Esperanto-movadon, sed samtempe multe da respondeco kaj farendaĵoj atendas vin. Tiu ĉi dokumento ekzistas por helpi vin orientiĝi inter la multaj novaj ebloj, iloj kaj farendaĵoj.

Viaj taskoj/rajtoj/influebloj

  • la Estraro de TEJO laboras teame por ke TEJO realigu la laborplanon akceptitan de la Komitato, tamen por iom disdividi la taskojn, ĉiuj kampoj havas ĉefan prizorganton
  • pri la decidoj: normale la politikaj decidoj estas komitataj, kaj la plenumaj estas estraraj, do de la tuta estraro. Kompreneble en multaj kazoj la estrarano respondeca pri iu agadkampo faras proponon tiurilatan, kaj la cetero de la estraro simple aprobas ĝin (ofte per silentokonsento).
  • atentu ke ekde nun vi ne nur estas “taksata” en la movado kiel simpla homo, sed ankaŭ kiel estrarano de TEJO – tial atentu ke viaj agoj, diroj laŭeble helpu plibonigi la bildon de TEJO (kaj kiam vi reprezentas TEJO aŭ la estraron, evitu kazojn de samtempa reprezentado de TEJO kaj ia ajn privata entrepreno. Tio estas kontraŭ la reguloj pri bona regado, kiuj en Nederlando estas strikte sekvataj.)
  • se vi vojaĝas por TEJO, la volontulo povas aĉeti por vi la biletojn – sed pri tio sciigu tiun laŭeble plej frue, prefere 3 monatojn antaŭ la vojaĝo
  • sendi vian estraran raporton 28 tagojn antaŭ la komitatkunveno al la Ĝenerala Sekretario

Iloj por (kun)labori

  • retlisto “tejo-estraro”: tuj post via elektiĝo la (malnova) ĝenerala sekretario de TEJO invitas vin por aliĝi
    • ĝin membras la estraranoj, la oficisto, la volontulo de TEJO, la direktoro de la centra oficejo, la UEA estrarano(j) pri TEJO kaj la reprezentanto de ILEI
    • ĝi estas labora ilo por interkonsenti pri estrara pozicio, por interŝanĝi opiniojn, por kunlabori
  • retlisto “tejo-komitato”: se vi ne jam estis membro de ĝi, tuj post via elektiĝo la (malnova) ĝenerala sekretario de TEJO invitas vin por aliĝi
    • ĝin membras la estraranoj de TEJO kaj la komitatanoj A, B, C de TEJO
    • la komitato estas la supera organo de TEJO
    • ĝi estas publike legebla
    • Por igi pli efika la komunikadon en la retlistoj ni enkondukis kelkajn “markilojn” por aldoni al la titoloj de la mesaĝoj:
      • [info] = temas pri simpla informo, ne necesas respondo;
      • [decido] = temas pri afero, por kiu necesas estrara decido. Se ne estas alia indiko pri limdato (ekz. [decido, ĝis …]), oni konsideru tri tagojn kiel normalan reagtempon, krom se iu anoncis sian foreston/malretumeblon;
      • [helpo] = temas pri afero, por kiu la sendinto petas helpon/konsilon. Bonvenas respondo, ĉefe se vi povas helpi.
  • estrar-kunvenoj
    • regule okazas interretaj kaj vervivaj estrarkuvenoj
    • la ĝenerala sekretario demandos vin pri la taŭga tempo
    • ili okazas laŭ (en la estrara vikio) antaŭe fiksita tagordo
  • vikio de la Estraro
  • skajpo
    • la Estraro uzas por la retaj kunvenoj la programon “Skype” – la Estraro uzas ĝin por skribaj kunvenoj
  • retpaĝo de TEJO: vi havas la rajton modifi ĝin, petu aŭ apartan konton, aŭ aliron al la konto “estrarano”
  • kalendaroj (se vi ne jam ricevis, petu aliron al ili de la Prezidanto de TEJO)
    • kalendaro de TEJO-estraro enhavas la plej gravajn limdatojn kaj renkontiĝdatojn
    • Estrarana Kalendaro de TEJO estas por forestoj, por eventpartoprenoj, ktp
  • dokumento por scii kiu adreso plusendas al kiu: https://docs.google.com/spreadsheet/ccc?key=0Auh9xrJXlyvkdHhIc0VLUU95VGZKMEd6ZHRSTWtacGc&usp=drive_web#gid=0

Repagoj

  • kiel estrarano vi devos vojaĝi por TEJO, tiukaze, se vi mem aĉetas viajn biletojn, TEJO repagas por vi, jen la ŝtupoj por repeti la monon:
    • Kolektu ĉiujn biletojn, kiujn vi pagis kaj uzis.
    • Skanu aŭ fotu la biletojn. Se temas pri flugo, aldonu ankaŭ retmesaĝon aŭ dokumenton kiu montras la prezon, kiun vi pagis.
    • En la dokumento priskribu ĉiun bileton en aparta linio kun la prezo.
    • Se vi pagis en alia valuto ol eŭroj, nepre aldonu la daton, kiam vi faris la aĉeton (ni uzos la kurzon de tiu tago).
    • Enskribu viajn nomon kaj, se vi ne estas TEJO-membro, viajn bankinformojn.
    • Konservu la dokumenton kiel “Repago-EJO-ViaNomo” kaj resendu ĝin al la volontulo

Kelkaj informoj (el la regularo [R] kaj reglamento [r] de TEJO)

  • Legu la reglamenton pri la Estraro: http://www.tejo.org/eo/reglamentoj#estraro
  • krome de la regularo gravegas:

    R 3.5.5: Estrarano estas konsiderata kiel demisiinta, se li aŭ ŝi ne estas individua membro tiam, kiam la komitato kontrolas la konsiston de la ĉefaj organoj laŭ artikolo 3-6.

  • kaj R 3.7: Aktoj
    • (1) La aktoj de TEJO estas la komitataj reglamentoj kaj rezolucioj kaj la estraraj decidoj.
    • (2) Akto estas senvalida tiom, kiom ĝi kontraŭas la statuton aŭ iun regularon de UEA.
    • (3) Estrara decido estas senvalida tiom, kiom ĝi kontraŭas komitatan reglamenton aŭ rezolucion.
    • (4) La komitato ne povas delegi la faradon de komitata reglamento aŭ rezolucio.
    • (5) La estraro povas delegi la faradon de estrara decido kaj ankaŭ rajtigi pluan delegadon.
    • (6) Reguloj por la funkciado aŭ agado de TEJO, suplementaj al la statuto kaj regularoj de UEA, estas fareblaj nur per komitata reglamento.
    • (7) Komitata reglamento ne estas rigardata kiel regularo de UEA.

Por vidi kion la volontulo faras, rigardu ties Trello-tabulon! 🙂
Ĝuu vian laboron kaj ajnkaze ne hezitu demandi la aliajn ĉe la retlisto de tejo-estraro!

Verkita de Veronika Poór