Afrika-eŭropa junulara kapabligo

AEJK (Afrik-eŭropa junulara kapabligo) estas unuavice renkontiĝo kaj interŝanĝo inter junaj esperantistoj el Eŭropo kaj Afriko. Dum kvar renkontiĝoj (en Benino, Italio, Togolando kaj Pollando) estos organizataj metiejoj pri akirado de scioj, trejnado kaj grupa laboro. Spertaj trejnistoj partoprenas en ĝi kaj ĉiuj rezultoj (dokumentoj, konsiloj, iloj, ktp.) de tiuj kunvenoj estas disponebligitaj en nia retejo kaj per Android-aplikaĵo realigata kadre de la projekto. Danke al Esperanto, la komuna lingvo de la partoprenantoj, TEJO proponas ĉi tiun projekton pri neformala edukado. La rimedoj estas libere disponeblaj, do ne hezitu uzi ilin por viaj projektoj.

Rezultoj de la projekto

Grava rezulto de la projekto AEJK estas Android-aplikaĵo pri trejnado:

La partoprenantoj de la projekto AEJK lernis, kiel fariĝi trejnistoj, kaj tiel devis mem organizi trejnadojn. Post la trejnadoj ili verkis resumojn de la trejnadoj. Ĉi tiuj resumoj estas disponeblaj ĉi tie.

Kion opinias la partoprenantoj?

Ni demandis kelkajn homojn, kiuj partoprenis en la renkontiĝoj, kion ili opinias pri la projekto. Jen iliaj respondoj.

Pro kio vi decidis partopreni en la projekto AEJK?

Nur du gravaj aferoj interesis min, pro tio mi decidis partopreni en la projekto. La unua afero estas “kapabligi” gejunulojn, kaj ĝi celas trejni kaj fari el tiuj gejunuloj bonajn trejnistoj. Kaj la dua estas la kunlaboro de du gravaj kontinentoj, temas pri afrikaj kaj eŭropaj gejunuloj; tio ege interesis min, ĉar ĝi estas granda okazo por ni ambaŭ aŭskulti pri la kulturo de la aliaj.
Cyprien (Benino)

Kiajn memorojn vi havas pri via renkontiĝo kun la aliaj partoprenantoj de AEJK?

Mi memoras bonajn kaj helpemajn homojn. Ili estis el aliaj kulturoj sed tio ne gravis, ĉar ili estis tre scivolemaj kaj malfermitaj. Mi faris kun ili bonan laboron dum la trejnado. Mi sentis ke ni estas vera teamo.
Iwona (Pollando)

Mi tre ŝatis la kunlaboradon kun la aliaj kvar trejnistoj, ni efike kaj entuziasme kunlaboris. Mi ankaŭ pozitive surpriziĝis de la kvalito kaj laboremo de la partoprenantaro, ili ĉiuj plejanime partoprenis, liveris bonajn trejnadojn kaj lernis multege dum la semajno.
Rogier (Nederlando)

Ĉu vi intencas utiligi la sciojn, kiujn vi akiris dum la projekto? Se jes, en kia kunteksto?

Jes, mi intencas utiligi ĝin en Esperantujo por helpi la homojn kiuj kiel mi volas plibonigi la movadon kaj ekstere por disvastigi konon pere de pliefikaj metodoj. Mi faros tion en sociaj projektoj sed ankaŭ profesie.
Carlos (Hispanio)

Mi vere intencas utiligi la sciojn, kiujn mi akiris dum la projekto.
Mireille (Benino)

Bildo: Łukasz Żebrowski

Intervjuoj

Aŭdeblaj intervjuoj de kelkaj el la partoprenantoj, organizantoj kaj helpantoj al realigo de la projekto troveblas ĉi tie: Intervjuoj.

Partneroj

[tc-logo-slider logo_cat=”aejk”]