Organizado de Esperanto-kurso

Vi bezonas la kurson, ĉar…

Ni instruas Esperanton ne por instrui Esperanton. La celo de nia Esperanto-instruado estas pligrandigi la aron de aktivaj Esperanto-parolantoj. Kiel ĝenerale en lernejo, ne sufiĉas por lerni lingvon ĉeesti ĉiujn lecionojn kaj fari ĉiujn taskojn, kiujn donas la instruisto. Vera ekrego de la lingvo nur okazas, kiam la lernanto veturas en la landon, en kiu parolatas la lingvo. Tiu lando en nia kazo estas Esperantujo.

Antaŭ, dum kaj post la kurso ni devas komuniki pri tiu ĉi bezono por ekregi la lingvon. Ni devas interesigi la homojn pri la renkontiĝoj kaj veki en ili la volon elprovi la lernitaĵojn en Esperanta medio. Por komuniki pri tio ekzistas pluraj ebloj, kiujn ni ankaŭ traktas en tiu ĉi dokumento.

La organizado de Esperanto-kurso ĝenerale estas pli da laboro ol la efektiva instruado kaj tre tre grava por la sukceso de la kurso, ĉar nur tiel vi povas altiri sufiĉe da kursanoj. Tial tiu ĉi granda kurso kreita de Felix Zesch en 2012 estas dediĉita al organizado kaj varbado.

Enhavo de la trejnado

Foto: Anna Maria Koniecpolska-Lachowska