Varbado

Krei retpaĝon por informo kaj aliĝo

Antaŭ ol komenci varbadon, devas ekzisti la eblo informiĝi kaj aliĝi pri la kurso en la interreto. Konstruu do unue taŭgan, eĉ se malgrandegan unupaĝan retejon, al kiu povas turniĝi la interesato. La kreado de informoj en la interreto estas la nepra unua paŝo. Sen ĝi la sukceso de la sekvontaj estos multe pli malgranda. Se vi mem ne kapablas krei retpaĝon, petu vian landan sekcion aŭ iun konaton helpi vin pri la teĥniko, dum vi verkas la tekstojn. La retpaĝo estas esenca ero de via varbado. Ankaŭ pripensu per fejsbuka paĝo (ne grupo) pagi reklamon pri via kurso al specifaj homoj (eblas elekti laŭ interesoj, aĝoj, urboj, sekso, ktp). Dependas de la lando, sed kontraŭ unu eŭro eblos aperigi (ne nepre ili legos) vian reklamon al 300-400 celitoj. Se via landa asocio havas FB-paĝon, sugestu al ili reklami vian kurson per sia paĝo.

Ebla strukturo de retpaĝo

Jen priskribo de taŭgaj elementoj de retpaĝo.

La nepraj estas:

  • Titolo: Esperantokurso en via urbo
  • Dato, horaro, loko, prezo de la kurso
  • Adreso ĉe kiu eblas aliĝi aŭ formularo
  • Kontaktinformoj por pliaj demandoj
  • Nivelo de la kurso (ekz. por komencantoj sen antaŭscio)

Aldonindaj estas:

  • Ligiloj al informoj pri Esperanto ĝenerale, ekz. al la paĝaro de via landa sekcio.
  • Informoj pri la antaŭkurse traleginda materialo
  • Aliĝformularo por montri profesiecon, kiu enhavu:
    • Nomo
    • Aĝo
    • Retpoŝtadreso
    • Telefonnumero
    • Poŝtkodo (por scii kie proksimume tiu loĝas)
    • Bezono de tranokteblo (se vi ofertas tion)
    • Kiel la partoprenanto eksciis pri la kurso
    • Denaska(j) lingvo(j)
    • Fremda(j) lingvo(j)
    • Kiom longe tiu jam lernis Esperanton
    • Kiun lernstilon tiu preferas inter la du ekstremoj:
      • gramatike kaj teorie
      • lude kaj praktike
  • Raporto pri pasintaj kursoj kun artikoletoj kaj fotoj de partoprenintoj
  • indikoj pri kiel organiziĝos manĝado
    • eblas formulare demandi pri dietoj aŭ limigoj en manĝado kiel ekz. alergioj aŭ vegetaraneco
  • Outlook-evento kun informoj pri la kurso

La Germana Esperanto-junularo havis ekzemplan paĝaron por Esperantokursoj. Ĝi estas konservita kaj atingebla tie ĉi

Vi facile povas mem krei taŭgajn retpaĝojn pere de senkostaj servoj kiel WordPress, ne konante retajn teknikojn, simple per musklakado.

Certiĝi, ke la paĝo troveblas bone

Kelkajn tagojn post la kreado de la retpaĝo, provu, ĉu ĝi facile troveblas per la serĉilo Google, ekzemple per la serĉvortoj “Esperanto kurso Viaurbo”. Certigu, ke la paĝo afiŝiĝas inter la unuaj 10 lokoj. Tion vi povas atingi per aldono de taŭgaj frapvortoj en la dokumento mem kaj en la meta-dokumento. Se vi mem ne scias, kiel fari tion, demandu la retejestron de via landa asocio aŭ konaton pri tio. Se la retejo ne aperas en Google, aldonu ĝin al ĝia datumbazo per https://www.google.com/webmasters/tools/submit-url.

Kontroli la nombron de vizitantoj

Eble vin interesas la nombro de retumantoj, kiuj vizitis vian paĝon. Tiucele ekzistas diversaj iloj. Unu el la pli facilaj estas google analytics, kiu nur necesigas konton ĉe google kaj iom da kodo en viaj paĝoj. Aliajn ilojn eble konas via retejestro aŭ la servo, ĉe kiu vi kreis la retejon.

Kiel varbi?

Ekzistas tri ĉefaj varbmetodoj: interreta, afiŝa kaj persona. Ili sube estas klarigitaj.

Virtuala

La plej grava varbmetodo estas interreta varbado. Se via kurso ne estas trovebla en la interreto, ĝi ne okazos. Do zorgu pri tio, ke vi havu laŭeble altan videblecon kaj belan bildon en la interreto.

Afiŝoj

Tre bona varbmaniero estas ankaŭ la varbado per afiŝoj. Zorgu, ke facilas preni kontaktinformojn, ekz. pere de fortireblaj paperpartoj. Ekzemplo por afiŝo estas en la kursmaterialo.

Persone

Ankaŭ viaj amikoj kaj kolegoj volas scii ion pri la kurso. Dece kaj informcele – ne varbcele – rakontu, ke vi organizas semajnfinan kurson kaj eble kiujn problemojn aŭ ideojn ili havas. Vi povas ankaŭ testi vian varbmaterialon ĉe ili. Se ili interesiĝas, ili mem anoncas, ke ili volas partopreni.

Kie varbi rete?

Varbado virtuala eblas per multaj rimedoj. Jen ni prezentas kelkajn. Por ĉiuj validas, ke vi nepre enmetu ligilon al la retpaĝo pri la kurso en vian tekston.

Retaj komunumoj

Hodiaŭ retaj sociaj komunumoj estas tre popularaj inter multaj internaciemaj junuloj, kiuj estas grava parto de nia celgrupo. En diversaj landoj ekzistas diversaj tiaj komunumoj.

Facebook

Paĝo: www.facebook.com Se ekzistas grupo pri via lando kaj Esperanto, enskribu tie informon pri la kurso kaj ligilon. Vi povas ankaŭ krei okazaĵon pri la Esperantokurso aŭ skribi noton ĉe via muro. Tial almenaŭ viaj amikoj ekscias pri ĝi.

Ekzistas ankorau multe pli da sociaj retoj, vi verŝajne konas la koncernajn en via lando. Ĉi tie ni montras la ekzemplon de Germanio:

studivz

Paĝo: www.studivz.de. Ĉi tie ekzistas grupo “Esperanto”, en kiun indas enmeti la ligilon al la kursa retpaĝo kun eta priskribo

schuelervz

Simila paĝaro por lernejanoj kiel studivz.

Inter jamaj partoprenantoj de distanckursoj

En la datumbazoj de distancaj kursoj troviĝas amaso da homoj, kiuj iam volis eklerni Esperanton aŭ jam eklernis. Ili tre atingeblas per varbado, ĉar ili jam interesiĝis pri lernado de Esperanto. Oni devas do nur proponi sufiĉe interesajn opciojn por ili, por reveki tiun ĉi intereson.

Ĝenerala sperto estas, ke homoj je la unua alskribo ne reagas. Tial indas skribi post semajno duan fojon referencante la unuan retpoŝton, al kiu vi ne ricevis respondon (se tiel estis!) kaj ke vi ŝatus havi konfirmon aŭ ne. Multaj homoj tiam skribos al vi, ke ili dankas pro la informo, sed ĝuste tiusemajnfine ili ne havas tempon kaj tamen partoprenus volonte alian kurson je alia semajnfino. Notu iliajn adresojn por povi varbi sekvontfoje, aŭ se vi neatendite devas ŝanĝi la daton de la kurso.

lernu!

lernu.net estas reta lernkomunumo de la asocio E@I. En Germanio laŭ nia sperto tiuj homoj ne malofte ankaŭ pretus vojaĝi al via kurso. Verku taŭgan invitilon (temo, teksto, ligilo, kontaktadreso) kaj sendu ĝin al sonja@ikso.net kun indiko al kiu lando kaj kiu nivelo la komuniko estu sendita. Ŝi prizorgos la reston.

Partoprenantoj de la brazila kurso

La brazila kurso baziĝas sur elŝutebla programo por lerni komputile ĉe http://www.kurso.com.br. Ĝenerale, la landaj sekcioj transprenas la mentoradon de la lernantoj. Skribu al via landa sekcio por eltrovi, kiu nun okupiĝas pri la administrado. Tiu ĉi persono devus helpi vin pri la dissendado. Ĉar la homoj estas mentorataj de via landa sekcio, ne devus ekzisti datumrajtaj problemoj, se via asocio organizas kurson, ĉar la datumoj restas ene de la landa sekcio.

Partoprenantoj de retpoŝta aŭ papera kurso

La samo kiel por la brazila kurso validas ankaŭ por retpoŝtaj kursoj: Alskribu vian landan sekcion kaj igu ilin dissendi vian materialon.

Nuntempe en papera koresponda kurso partoprenas ĉefe maljunuloj, kiuj ne havas interretaliron. Por la Esperanto-junularo tio ne estas la plej grava celgrupo. Principe ankaŭ eblas tie varbi, sed unue elĉerpu la aliajn eblojn zorge.

Kursa datumbazo ĉe esperantoland.org

Nun malpli ĝisdate ol la sekva paĝaro, ĉe www.esperantoland.org troviĝas kursa datumbazo, en kiu estas enskribita kursoj de ie ajn en la mondo. La datumbazo estas ankaŭ alirata kaj uzata de aliaj paĝaroj, do necesas enskribi tie ankaŭ vian kurson, se vi volas, ke multaj homoj ĝin trovu.

Kursa datumbazo ĉe edukado.net

Ankaŭ ĉe http://edukado.net/kursejo ekzistas kursa datumbazo, en kiu vi povas enskribi vian kurson, se registriĝis ĉe edukado.net.

 

Enirpaĝo de la landa sekcio

Landaj sekcioj havu interretpaĝon. Kutime tie ne tro abundas novaĵoj. Verku teksteton pri via kurso kun ligilo al la retpaĝo de via kurso kaj enmetu ĝin en la ĉefpaĝon kiel novaĵon.

Inter konatoj de membroj de la landa sekcio

Eble vi povas peti la administranton de via landa sekcio dissendi informon al membroj pri la kurso. Certe la membroj jam scipovantaj Esperanton ne partoprenos la kurson, sed eble ili konas homojn, kiuj volas lerni Esperanton kaj povas informi ilin rekte pri la kurso. Kompreneble bonus, se vi povus limigi la dissendon al homoj en la koncerna regiono, ekzemple laŭ federacia ŝtato, urbo aŭ poŝtkodo. Vi supozeble povas trovi la adreson de la administranto de la membrodatumbazo en la retpaĝaro de via landa sekcio.

Kelkaj landaj sekcioj havas membrokategorion por interesatoj aŭ provmembroj. Ilin vi povas alskribi rekte varbante por la kurso (sed atentu kiel supre pri limigo de la ricevantoj al kursejproksime loĝantaj.)

Lokaj gazetoj

Tre indas verki gazetaran komunikon, kiun vi sendu al loka gazeto du aŭ tri semajnojn antaŭ la kurso, por ke ili havu sufiĉe da tempo enmeti ĝin. La gazetara komuniko enhavu

  • Etan priskribon de Esperanto
  • Priskribon de Esperantovivo en via urbo, se ekzistas 🙂
  • Daton, tempon kaj lokon de la kurso
  • Nomon de la asocio, kiu organizas la kurson, ekzemple via landa sekcio
  • Kontaktdatumojn (kun retpaĝo kaj telefonnumero)

Por pliaj detaloj, kiel skribi gazetaran komunikon rigardu la sekcion “post la kurso“.

Aliaj organizoj

Ofte ekzistas organizoj simpatiaj al la Esperanto-junularo. Ekzemple la Germana Esperanto-junularo havas pro historiaj kialoj amikecajn rilatojn kun la asocio pri samseksemuloj.

Aliaj eble simpatiantaj organizoj estas:

  • Bahai
  • Verduloj
  • Socialistoj
  • Komunistoj
  • Vegetaraj grupoj (ekz. en Germanio la Deutsche Reformjugend)

Dissendolisto kaj papera informilo de la loka klubo

Ofte lokaj kluboj havas paperan aŭ retan informilon, kiun ili regule dissendas. Zorgu, ke eta anonco pri via kurso estu en ĝi. Por tio necesas sufiĉe frue prepari la tekston, por ke ĝi aperu ĝustatempe. Ĉar kutime pli aĝaj homoj legas tiujn paperajn informilojn, zorgu, ke en la teksto estas menciita, ke la kurso ĉefe celas junulojn (se estas tiel). Ofte pliaĝuloj havas infanojn, do ĉiukaze indas alparoli ilin. Ju pli da homoj scias pri la kurso, des pli bone. Tial ankaŭ zorgu, ke via anonco trairu la liston.

Amikaro

Certe ankaŭ en via amikaro ekzistas homoj, kiuj interesiĝetas pri Esperanto. Se vi ne volas perdi viajn amikojn, tamen ne troigu la varbadon. Simpla informo, ke vi organizas Esperantokurson kutime sufiĉas. Se ili interesiĝas, rakontu pli. Bonas ankaŭ simple paroli pri la problemoj, kiujn vi havas pri la organizado. Tio estas bona kaŝa varbado kaj la alparolato ne sentas sin tro altrudata.

Kie(l) varbi afiŝe

Afiŝo povas esti tre bona varbilo. Se ĝi pendas ie, estas bona ideo havi je ĝi fortireblajn adrespaperpartojn. Ili enhavu

  • la temon, ekz. “Esperanto-kurso Berlin 23./24.01.2010”
  • ligilon al la retpaĝo kaj
  • telefonnumeron, por alparoli ankaŭ homojn sen retaliro.

Por ĉiuj ĉi-sube menciitaj ejoj validas, ke ne nepre vi mem devas tien iri. Sufiĉas koni iun, kiu povas unu fojon tien iri. Aŭ koni iun, kiu iun konas…

Studentaj domoj

Studentaj domoj estas inter la plej bonaj varbejoj, ĉar tie estas kleriĝantaj junuloj, kiuj ofte estas internaciemaj. Krome tie estas multaj eksterlandanoj, kiuj ankaŭ povus interesiĝi pri la kurso. Ja al via kurso ne nepre devas venu nur samnacianoj.

Universitato

Pro la sama kialo indas varbi en universitato. Kutime tie estas sufiĉe da ebloj por pendigi afiŝeton. Povas esti, ke en via urbo aŭ proksime al via urbo ankoraŭ estas pliaj universitatoj, en kiuj eblas varbi. Provu ankaŭ varbi tie. En universitato ekzistas pluraj lokoj por pendigi afiŝon. La plej sukcesaj estas

  • enirhalo
  • antaŭ la manĝejo
  • lingvolernocentro

ĉar tie studentoj de ĉiuj fakultatoj estas. Sed certe ankoraŭ indas pendigi afiŝojn en la unuopaj fakultatoj, eĉ kun amuzaj frapfrazoj kiel:

  • “Inĝenieroj konstruas bonajn maŝinojn, kio pri konstruitaj lingvoj?”
  • “Ekonomikistoj volas efike uzi disponeblajn rimedojn – ĉu ankaŭ en lingvolernado?”
  • “Biologiistoj miras pri la vivo – ĉu ankaŭ pri la vivo de artefarita lingvo?”

Tiaj frapfrazoj povas plialtigi la nombron de legantoj de via afiŝo, se ili estas deforvideble printitaj sur la afiŝo.

Lernejoj

En lernejoj estas (aŭ iam estis) idealismaj junuloj – kiel eble ankaŭ vi estis. Verku taŭgan afiŝon kaj lasu ĝin pendigi en plej eble multaj lernejoj de via urbo. Vi povas igi ĝin PDF-dosiero kaj sendi al lernejoj retpoŝte. Zorgu, ke vi alskribas ĉiun lernejon unuope kun nomo. Tio plialtigas la eblojn, ke iu instruisto pendigas la afiŝon.

Kiel varbi gazete

En multaj urboj ekzistas gazetoj, kiuj enhavas raportojn pri eventoj en la urbo kaj anoncetojn. En Berlino ekzemple, ili nomiĝas “Zitty” kaj “Tip”. Se vi volas investi iom da mono, vi povas mendi anoncon en tia gazeto. Tio kostas ĉ. 15 EUR, depende de la longeco de la teksto. Indas verki konkretan tekston pri la evento, kaj ne ĝeneralan pri Esperanto. Kiel kategorion vi elektu prefere ion pri “lingvoj”, ĉar inter lingvemuloj troviĝas supozeble plej multe da eblaj kurspartoprenantoj.

Kiel varbi persone

Persona varbado estas pli laboriga ol interreta aŭ afiŝa. Sed la vido de vivanta ekzemplero de Esperantoparolanto jam konvinkis multajn provi lerni la lingvon, principe, kiam li aŭ ŝi interesige prezentas la lingvon kaj sin mem.

Partopreno en foiroj

Kun la helpo de via landa sekcio aŭ loka grupo vi povas partopreni en foiroj kaj urbaj festoj kun informbudeto. Faru tion nur, se vi ricevas helpon. Sole estas tro da laboro.

Organizado de aldonaj informvesperoj

Informvesperoj povas esti tre utilaj kaj ne nepre kaŭzas multe da laboro, depende de viaj kontaktoj. Se iel vi havas kontakton al lernejoj, altlernejo, studenta domo aŭ ne E-aj organizaĵo, vi povas proponi fari tie informvesperon (kiun vi ankaŭ povas privarbi laŭ la rekomendoj de tiu ĉi dokumento :)).

Ebla programo povas esti:

  1. Sinprezento de vi mem
  2. Montrado de la filmo Esperanto estas… ĉe YouTube. Mendu DVD-on ĉe via landa sekcio aŭ E@I, se vi ankoraŭ ne havas ĝin. La kostojn (5 €) vi povas kovri per enspezoj el la kurso. La filmo spekteblas ankaŭ rete ĉe http://www.filmoj.net/esperanto-estas.
  3. Demandoj kaj respondoj.

Plejbonkaze vi sukcesas pretigi paperetojn kun informo pri la kurso, kiun vi povas disdoni dum la informvespero.

Tuj antaŭ la kurso

Kelkajn tagojn antaŭ la kurso kreskas la nervozeco. Ĉu estos sufiĉe da lernantoj? Kiom estas sufiĉe dependas de via instrumaterialo kaj la ejo disponebla por instruo. Povas esti bona ideo ne akcepti pli ol 12 lernantoj en la kurso por konservi bonan grupan etoson kaj anonci ke la kvanto estas limigita por urĝigi homojn aliĝi. Krome ankaŭ povas esti interesa sperto por lernemuloj, ke ili ne povas partopreni en Esperantokurso, ĉar estas tro da aliĝintoj. Vi povas poste organizi plian kurson por tiuj, kiuj ne povis partopreni en la unua.

Sendu kelkajn tagojn antaŭ la kurso informan retpoŝton kun ĉiuj logistikaj informoj. Ekzemplon vi trovos en la apendico.

← Antaŭ la kurso – Enhavtabelo – Dum la kurso →

Foto: Anna Maria Koniecpolska-Lachowska