Lingvaj perspektivoj – EJO 2023

La projekto

En Junio 2023, delegitaro de TEJO-anoj partoprenis en la Eŭropa Junulara Okazaĵo (EJO), angle European Youth Event aŭ mallonge EYE. La eventego estis organizita de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo, Francio, kaj ebligis interŝanĝon inter diversaj junuloj pri ideoj rilataj al la estonteco de Eŭropo kun aktivuloj, spertuloj kaj decidfarantoj. EJO ankaŭ celas interesigi junulojn pri demokratio kaj junulara agado kaj partoprenigi ilin en EU-balotoj.

TEJO prizorgis aktivaĵojn sub la titolo “Lingvaj Perspektivoj”, kiuj konsciigis junulojn pri la graveco de lingvo(j) por inkludo kaj partopreno en socio. Notinde la aktivaĵoj temis pri lingvaj rajtoj, lingva diverseco, genroinkluziva lingvouzo, interkultura komunikado kaj Esperanto. Krome, ni celis ebligi interŝanĝon inter junuloj kun diversaj sociaj kaj kulturaj fonoj.

La projekto estis subvenciita de la Eŭropa Parlamento.

Materialoj

  1. Lingva bingo – EN · CA · CS · DA · DE · EO · ES · FR · IT · LT · PL · PT · SK
  2. Aligatorejo
  3. Senpagaj kuketoj
  4. Prezentaĵo “Languages for democracy”
  5. Enkonduka Esperanto-kurso · Prefikso “mal-”
  6. Muro de Libera Sinesprimado · Varbiloj
  7. Kvizo pri lingvoj kaj EU
  8. Kahoot-kvizoj pri Eŭropaj lingvoj kaj institucioj
  9. Genro kaj lingvo(j): pensigaj demandoj
  10. Prezento de TEJO ĉe EJO 2023 kaj Eŭropaj Institucioj

Pliaj materialoj

La materialoj de TEJO ĉe EJO 2018 troviĝas en la retejo eye2018.tejo.org.