Kontribuu

Se vi ŝatas niajn celojn kaj la laboron kiun ni disvolvigas en la Aktivula Akademio de TEJO kaj ŝatus helpi kunkonstrui ĝin, vi estas bonvena kontribui. Kaj, por orientigi vin pri tio kion vi povus fari, sube ni listigis kelkajn ekzemplojn de kunlaboreblecoj:

Sendu kontribuaĵojn Memverku etan sed lernigan artikolon
Resendu interesan materialon por gastigi ĝin ĉe ni kaj reklami ĝin
Faru resumon de video aŭ libro pri io aplikebla al la movado por plikonsumebligi enhavojn
Dokumentu viajn agadojn, bonajn praktikojn kaj spertojn en Movada Rubriko (ene de la revuo Kontakto), kiujn poste ni povos publikigi rete
Proponu vin Informu nin pri via interesiĝo partopreni projektojn Erasmus+ kune kun aliaj Esperanto-organizoj por vojaĝigi senpage kaj lernigi viajn membrojn pri interesaj temoj. Ne necesas esti junulara organizo aŭ troviĝi en Eŭropa Unio. Kontaktu nin ĉe landa.agado@tejo.org
Diru al ni pri kiu temo vi ŝatus krei kurson kun aliaj homoj, kaj ni informos vin kiam aliaj faros la samon koincidante kun vi
Iĝi rettrejnisto, aŭ alivorte: helpu kursanojn pri la ekzercoj. Vi rajtas kandidatiĝi por kursoj kiujn vi jam trapasis
Konatigu necesojn Diru al ni pri kio vi ŝatus ke ni kreu materialojn
Sciigu nin pri ideoj por internaciaj projektoj kaj surlokaj trejnadoj
Donacu Ni elspezas monon por dungi laboristojn kiuj zorgas pri verkado de projektoj, projektmastrumado, okazigo de trejnadoj, ktp. Sed tio ne estas senpage! +Info pri kiel donaci
Aliĝu al TEJO Estante membro aŭ patrono vi montras vian subtenon al nia agado por Esperanto. Iĝu TEJO-ano!
Diskonigu Disvastigante niajn materialojn per sociaj retoj, ligante nin de via retejo, rakontante pri ni al viaj amikoj k.a. vi valorigas nian agadon kaj plifaciligas koni ĝin al aliaj homoj