Krei novan lokan grupon

Imagu vian (estontan) grupon

Por krei novan lokan grupon, bezonatas fari plurajn paŝojn, do malfacilas scii, kie komenci. Pri tio helpas al vi la reta trejnado por krei novan lokan grupon.

Imagu, kia estos la grupo, kiam ĝi funkcios: kiujn aktivaĵojn ĝi faros, kiuj anos ĝin, ktp.

  1. Kial oni bezonas la grupon?
  2. Kion la potencialaj membroj verŝajne atendas de la grupo?
  3. Ĉu ĝia agado estu je urba/provinca/regiona nivelo?
  4. Por kiaj agadoj la grupo emas aktiviĝi?
    1. Ĉu varbado
    2. Ĉu instruado
    3. Ĉu kunlaboro kun aliaj organizoj
    4. Aliaĵo?
  5. Ĉu estu nur junulara grupo/ĉu studenta
  6. Ĉu la grupo emas renkontiĝi regule aŭ agi ĉefe rete

Tasko 1

Skribu kion vi imagis kaj sendu al rtnovagrupo@tejo.org.

Konsciu, ke se vi faris la suprajn kvar punktojn de la pretigado, vi jam estas pli preta, ol plejparto de grupfondemuloj en la mondo. 🙂

Kontrolu, ĉu jam ekzistas loka grupo:

  1. Petu informojn de via landa sekcio (se vi havas; vidu en la retejo de TEJO) pri tio, ĉu jam ekzistas loka grupo. Se ili ne povas helpi, demandu al la estrarano de TEJO pri Landa Agado (la@tejo.org), ĉu tiu scias pri ebla loka grupo – se ne, nova grupo certe kreindas!
  2. Se jam ekzistas taŭgaspekta loka grupo, aliĝu al ĝi, kaj se vi trovas tie, kion vi atendis, ĝoje kunlaboru (kaj eble vi povas montri al ili, kiel vi imagis vian revan lokan grupon) – se ne, tiukaze loka grupo kreindas, vidu la sekvajn erojn de la trejnado.

Sekva parto →

La trejnadon kreis Veronika Poór kun la helpo de aliaj aktivuloj de la Komisiono de TEJO pri Aktivula Trejnado.