Vortareto

Kiam homoj kunlaboras, oni tendencas krei siglojn kaj aliajn mallongigojn por rapide paroli pri aferoj. En TEJO tio ankaŭ okazas kaj, por helpi vin kompreni nian internan lingvaĵon, ni kreis la jenan vortareton. Tamen ili estas terminoj kiujn en oficialaj dokumentoj ni preferas eviti aŭ klarigi por igi ilin pli facile kompreneblaj.

Internaciaj organizoj

TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo)
UEA (Universala Esperanto-Asocio)
ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj)

Komisionoj

KER (Komisiono pri Eksteraj Rilatoj)
AT (Aktivula Trejnado)
HR (Homaj Rimedoj)
LA (Landa Agado)
SFA (Scienca kaj Faka Agado)

Servoj

IJK (Internacia Junulara Kongreso)
PS (Pasporta Servo)
TA (TEJO Aktuale)
MR (Movada Rubriko) [antaŭe TT – TEJO Tutmonde]

Funkciado

RetEsKu (RetEstrarKunsido)
EsKu (EstrarKunsido)
KK aŭ KoKu (KomitatKunsido)
Kom (Komitatano)
LS (Landa Sekcio)
FS (Faka Sekcio)

Sekcioj

Landaj sekcioj
Fakaj sekcioj

Eventoj

IJK (Internacia Junulara Kongreso)
IJF (Internacia Junulara Festivalo)
JES (Junulara Esperanto-Semajno)
KS (Komuna Seminario)
SES (Somera Esperanto-Studado)
… kaj multaj aliaj ekzistas!