Egalecaj gvidlinioj por retaj aranĝoj

Ĉu vi demandas vin kiel organizi retan eventon kun egaleca kaj sekura etoso? La komisiono pri Egaleco de TEJO preparis por vi egalecajn gvidliniojn por retaj aranĝoj.

Nepras:

  • Estu kondutkodo klara al ĉiuj, facile alirebla kaj disvastigata je la komenco de la reta aranĝo.
  • Estu konfidencteamo por raporti pri ĝenado aŭ aliaj problemoj. Ĝi estu klare prezentita je la komenco de la reta aranĝo; estu plejeble diversaj genroj, devenlokoj kaj ankaŭ handikapuloj reprezentitaj en la konfidencteamo.
  • Pensi pri la plej inkuziva horo kaj platformo. Se la aranĝo okazas en pli ol unu plarformo samtempe, estu zorgantoj pri komentoj kaj duboj en ĉiuj platformoj.

Bonas:

  • Reta anĝelteamo kiu helpas novulojn trovi sian vojon kaj senti sin bonvenaj. Anĝeloj plejeble estu edukitaj pri egalecaj temoj.
  • Disvastigo de materialoj pri atentema kunestado. (Jen ligilo al la flugfolio kaj aliaj iloj rilataj al egaleco)
  • Enhavavertoj: Kiam programero enhavos malfacilajn, sentemajn aŭ malkomfortigajn temojn, bildojn aŭ rakontojn, avertu pri tio. Ankaŭ dum programero, avertu antaŭ ol vi transiros al malfacila enhavo.
  • Rimarkigi kaj danki la ĉeeston de homoj el pluraj devenoj/landoj, por ke ĉiuj sentu sin rekonataj.
  • Fari 4R-analizon de ĉiu aranĝo por identigi kion plibonigi por sekva aranĝo (klarigo 4R)
  • Sekurigi retajn kunvenojn por eviti ke ĝenuloj detruu vian programeron aŭ malsekurigu partoprenantojn (vidu detalajn konsilojn)
  • Enreta versio de Aŭskulta Servo, kiu kunlaboru kun la organizteamo kaj anĝela teamo por garantii sekuran spacon.

Programeroj: ĝeneralaj intervenoj

  • Miksitaj podiaj diskutoj: Se ni organizas podiajn diskutojn ni certigos havi miksitan gvidantaron.
    *minimume 3 kontinentoj reprezentataj se temas pri monda temo.
    *ĉiuteme genre miksitan panelon. 

*Se nur viroj troviĝas kiel panelistoj, oni pripensu adapti la temon aŭ almenaŭ menciu ke pluraj virinoj estis invititaj partopreni, sed ne liberis/ne akceptis/ne respondis.

*Se estas malbalancita gvidantaro oni agnosku la malbalancon, kaj diskutu tion en retrokupla sesio. Ankaŭ eblas trovi manierojn por iom kompensi la malbalancon, ekzemple provi paroligi la publikon, legi kontribuojn de neĉeestantaj homoj (ekzemple de spertuloj, esperantistoj aŭ ne), kiuj alportas aliajn vidpunktoj. La kerno de la afero ne estas inviti malplireprezentitajn grupojn por povi meti signon ✅ al cxiu kategorio, sed forigi la barojn pro kiuj ili estas malpli reprezentitaj, kaj pro kiuj ili rifuzas.

  • Ne doni al konataj virin/GLAT-malamikoj spacon, aŭ, se oni volas tion, havi klaran planon pri kiamaniere oni traktos la situacion.
  • Doni la opcion komenti, demandi en babilejo, kaj ne nur voĉe, por doni spacon al homoj kiuj ne povas/kuraĝas esprimi sin voĉe. La gvidanto prenu specifajn momentojn por laŭtlegi kaj reagi al la babilejaj rimarkigoj.
  • Konsciigi programergvidantojn pri kutimoj: Lasi virinon starigi la unuan demandon por prezentado/prelego. Pozitive kaj motivige reagi al kontribuoj de virinoj, novuloj, marĝenitaj grupoj, ktp.
  • Krei sekurspacon dum diskutrondoj
  • Miksita arta vespero: atentigi pri genra diverseco kaj egaleco dum artaj momentoj en esperantaj aranĝoj

Ideoj por trejnadoj

… pri senperforta komunikado (jam okazis; materialoj)

… pri genra egaleco (ĉiam io tia okazis, sed ni certigu ke vere ĉiam okazos)

… pri genroj (ankaŭ ofte okazis – vidu dokumentojn de Mia kaj Ariel B.)

… pri trans-amika lingvaĵo (aŭ manlibro? vidu libreton de Mia!)

… pri neado, malfacilaj diskutoj kaj konfliktsolvado (ideo Klára)

… Diskutgrupo por cisviroj, por havi spacon lerni pri feminismo kaj rajti erari, kaj/au por priparoli kiamaniere seksisma socio kaj venena iĉeco damaĝas ilin kaj kiel reagi al tio, interŝanĝi strategiojn, trovi rolmodelojn… (kiu volas eki tion?)

… pri malama parolado (vidu ekzemplon de INACH)

… pri interkultura komunikado/dialogo (plano de Tutmonda Egaleco)

Kaj vi povas kontakti la TEJO-trejnistaron por instigi kreon de novaj trejnadoj. 

Alireblo

Alirebligi informojn laŭ diversaj sensoj. Ebligi, ke ĉiuj afiŝoj de TEJO en sociretoj havu bildpriskribon, kaj ĉiuj videoj havu subskribojn.

Rimedoj:

Gvidlinioj pri alirebleco de programeroj: https://ijk2019.tejo.org/gvidlinioj-alirebleco/ 

Kvin metodoj por certigi, ke via renkontiĝo estu alirebla kaj mojosa

Utilaj fontoj 

Aliaj interesaĵoj

Mallonga rakonto por konsciigi nin pri kiel specifa bildo pri inoj persistas eĉ dum retaj kunvenoj kaj kiom malsama tiu povas esti ĝenerale kompare al iĉoj.