Fotaroj

Fotoj estas nemalhavebla afero dum informado pri Esperanto. Pere de bone elektitaj bildoj oni povas transdoni multe pli da informoj ol per teksto. Tial tre gravas ne nur uzi fotojn en informado, sed ankaŭ taŭge selekti ilin. Por helpi al vi en ĉi tiu tasko ni jen disponigas al vi vastan kolekton de diversaj fotaroj en kiuj vi certe trovos ion taŭgan por via celo. Samtempe ni ankaŭ instigas al plua fotado, eĉ dum malgrandaj lokaj eventoj, kaj ankaŭ al kreado de publikaj fotaroj. Pri tio kiel krei ilin kaj kiel kunhavigi ĉi tie, ni informas poste en ĉi tiu paĝo.

Fotogalerioj

Unuavice apartan mencion meritas fotaro de Pola Esperanto-Junularo trovebla ĉe fotoj.pej.pl. Ĝi estas iom alispeca ol ĉiuj aliaj listigitaj ĉi tie, ĉar ĝi enhavas libere uzeblajn (CC-BY-SA), selektitajn kaj ordigitajn fotojn de pluraj eventoj. Plej facilas serĉi en ĝi laŭ temaj etikedoj, dum se vi bezonas fotojn de konkreta evento, vi trovos ilin en albumoj. Pliaj detaloj legeblas ĉe la profilo de PEJ ĉe flickr.

Sekve ni listigas ĝeneralajn fotogaleriojn de diversaj eventoj. Serĉado de taŭgaj fotoj en tiuj galerioj evidente estas pli temporaba, tamen la nombro de haveblaj fotoj estas signife pli granda. Pri la uzokondiĉoj, bonvolu konsulti koncernajn fotogaleriojn!

Internacia Junulara Kongreso

Aliaj junularaj eventoj

Junularaj trejnadoj, projektaj renkontiĝoj, seminarioj

Nejunularaj eventoj

Kreu propran galerion!

Jes, tio tre facilas! Por ege facila kreado de fotaro ni rekomendas servon photos.google.com. Sen instali ion ajn, per kelkaj klakoj eblas tien facile alŝuti fotokolekton kaj poste aldoni ĝin al nova aŭ al ekzistanta albumo. En kunhavigaj opcioj eblas permesi al aliaj homoj aldoni pliajn fotojn al la sama fotaro, kio ebligas ekhavi komunan albumon pri la evento.

Se vi preferus krei pli ordigitan fotaron, ni rekomendas uzi servon Flickr. Ĉi tie la afero estas iom pli komplika, tial ni pretigos kaj havigos instrukcion por tion bone fari.

Afiŝu vian fotaron ĉi tie!

Ĉu vi jam havas vian fotaron? Kunhavigu ĝin kun aliaj! Bonvolu plenigi la formularon kaj la stabanoj de TEJO informos vin, kiam via galerio aperos ĉi tie.

Fot. Ivo Miesen, el reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo, CC-BY-SA