Gvidlinioj por novaj rettrejnistoj

Dankon pro volontuli por helpi la gvidadon de la rettrejnadoj de TEJO. Tiu ĉi dokumento celas helpi vin kompreni kiel la gvidado funkcias, tamen preskaŭ certe ĝi ne respondos al ĉiuj el viaj demandoj. Kaze ke vi havas malcertecon aŭ demandojn, skribu al la aliaj gvidantoj, kiuj certe tre bonvole klarigos al vi la malklaraĵojn.

Funkcio de la respondado

  • Kiam alvenas mesaĝo de la trejnato, legu ĝin, kaj laŭbezone korektu ĝin. Atentu:
    • ke vi tuj skribu en la tabelon, kie estas la trarigardo pri la trejnatoj, ke vi respondu la mesaĝon (kaj menciu la daton, kiam alvenis la mesaĝo) – tiel ni povas eviti nebezonatan (samtempan) laboron
    • ke vi respondu ĉiujn demandojn (se vi ne konas la respondon, skribu tion)
    • ke vi pozitive klarigu, korektu
      • ekzemple anstataŭ: “tio estas fuŝa” – skribu “estus pli bone tiel … “
      • malpozitivaj komentoj estu laŭeble meze de pozitivaj komentoj
  • kun via respondo sendu la sekvan trejnaderon
    • por tion fari, iru al la trarigarda tabelo, kie troviĝas la ligiloj de la trejnaderoj
      • elŝutu la pdf-version de la sekva ero aŭ kopiu la ligilon de la dokumento
      • rigardu ĉu estas komento pri la ero, kaj se jes, sekvu ĝin
  • tiu respondas, kiu unue legas la mesaĝon de la trejnato, kaj havas tempon por respondi
    • konsciu ke respondado estas tasko, kaj vi estas unu el la respondantoj por helpi la teamon plenumi la taskojn
    • estas ofte bona sperto por la trejnato havi rilaton kun pluraj trejnistoj
    • konsciu ke pli instigas la trejnaton ricevi laŭeble plej rapide la reagojn

Kelkaj ĝeneralaj ideoj

  • estante parto de la gvidanta teamo, vi mem ankaŭ trejniĝos pri reta gvidado de trejnadoj
  • vi estis petita esti en la gvidanta teamo, ĉar vi estis konsiderata havi taŭgajn spertojn por efike helpi, tamen neniu atendas de vi:
    • seneraran respondadon
    • plenan konon pri la temo
    • ĉiaman disponeblon por respondi
  • aliflanke, la teamo atendas de vi:
    • afablan, instigan, sed rektan komunikadon – ankaŭ se vi pensas ke la aliaj gvidantoj eraras (tiel vi povas helpi la lertiĝon de la aliaj teamanoj)

Ĉu vi havas pliajn demandojn, aŭ konsilojn pro plibonigi la helpilon? Tiukaze skribu al trejnado@tejo.org, kaj ajnkaze dankon pro via disponeblo subteni la trejnadagadon de TEJO, ĝuu la sperton!

Verkita de Veronika Poór