Pri ni

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), asocio de junaj parolantoj de Esperanto kun individuaj membroj kaj landaj sekcioj en ĉirkaŭ 40 landoj, celas kapabligi aktivulojn por ke ilia agado estu kiom eble plej efika.

TEJO konstante organizas surlokajn trejnadojn pri tre diversaj temoj (alekstera komunikado, trejnistiĝo, persona evoluado…) kaj kreas materialojn por la reto (kiel organizi kurson, krei novan grupon, subvencipeti…). Sed ni sentis ke nia movado bezonis platformon pri aktivula trejnado, kiu utilu por centrigi kaj diversigi niajn lernilojn, krom pli malferme proponi la kreadon de novaj enhavoj al homoj kun pli grandaj kaj pli malgrandaj spertoj.

Ni profitis la kreadon de trejnadskatolo por la projekto pri Afrika-Eŭropa Junulara Kapabligo (AEJK), la eblon kunfandiĝi kun la Instituto Fina Venko kaj plibonigeblaĵojn rilate al niaj materialoj por fondi la Aktivulan Akademion.

Dankon ni volas transdoni al la homoj kiuj kreis la materialojn prezentitajn en la retejo: Albert Stalin Garrido, Alex Escomu, Enric Baltasar, Judith Meyer, Juliana Evandro, Michael Boris Mandirola, Sara Spanò, Stefano di Fermo, Veronika Poór kaj projektanoj.

Se vi volas kontribui, vi estas tre bonvena! Ne hezitu proponi viajn enhavojn kaj ideojn al trejnado@tejo.org.