Kiel efike varbi

(Trejnado dum 3-3,5 horoj)

Surlokaj bezonataĵoj: interreto, komputilo(j), projekciilo

Resumo de la trejnado: identigado de la plej efikaj varbadmanieroj (inter ili artikolverkado), informoj pri kiaj devas esti sukcesaj artikoloj, difinado de celgrupoj, verkado de malneto, verkado de neto, trovado de taŭgaj ĵurnaloj, sendado de artikolo.

Pretiĝado: tralegu la suban priskribon, kaj la bezonatajn dokumentojn bonvolu printigi, disigi laŭbezone (kvante kaj kvalite)

Surloke:

  1. Unue la trejnisto prezentu la diversajn varbadmanierojn laŭ la dokumento – kaj poste disdonu ĝin al la trejnatoj tiel, ke ĉiuj trejnatoj ricevu duonpaĝon [entute 15 minutoj]
    1. La trejnisto petu la trejnatojn ordigi la diversajn varbadmanierojn laŭ la tempo bezonata por pretigi, fari ilin (ekzemple kiom da tempo estas bezonata por babili kun unu persono, por pretigi reklamfilmeton, por afiŝi afiŝon) [donu por tio 1-2 minutojn]
    2. La trejnisto petu la trejnatojn ordigi la diversajn varbadmanierojn laŭ la verŝajneco ke homoj ekinteresiĝos pri Esperanto [donu por tio 1-2 minutojn]
    3. La trejnisto petu la trejnatojn ordigi la diversajn varbadmanierojn laŭ la atingitaj kontaktoj pere de tiu varbadmaniero (do, laŭ unu afiŝo, interparolo, artikolo) [donu por tio 1-2 minutojn]
    4. Elektebla tasko: La trejnisto petu la trejnatojn triope interkonsenti pri la rezultoj kaj fari la jenan kalkulon: verŝajneco de ekinteresiĝo foje kontaktoj dividitaj per la tempo bezonata
    5. la trejnisto kolektu la datumojn, se eblas
  2. La trejnisto montru la rezulton de Lu Wunsch-Rolshoven (lumbildo 16) [3 minutoj]
  3. Do, unu el la plej efikaj manieroj estas verki artikolon – sed kiel, pri kio, kien? [10 minutoj]
    1. la trejnisto montru la videon de Kalle Kniivilä ekde la 3:45 ĝis 5:10 kiu ĉerpaĵo temas pri kia estu la artikoloj por regionaj gazetoj (notu kion Kalle notis)
    2. la trejnisto diru, ke Kalle ankaŭ demandis specifajn temojn, pri kiuj ĵurnalistoj interesiĝus por verki artikolon, montru la videon ekde 15:40 minutoj ĝis 18:00 minutoj
  4. Artikolverkado
    1. La trejnisto petu la trejnatojn pripensi celon por kiu ili emas verki la artikolon, menciu kelkajn eblojn: [5 minutoj]
      1. varbi partoprenantojn al komencanta grupo
      2. varbi ĝenerale pri Esperanto
      3. kunigi la lokajn Esperantistojn
      4. varbi partoprenantojn al Esperanto-rilata evento
      5. alia (se alia, bonvolu diri, kio)
    2. La trejnisto petu la trejnatojn pripensi iliajn celgrupojn [5 minutoj]
      1. al la trejnatoj: estu egoisma: pensu al la homoj, kiujn vi plej ŝatus allogi, kun kiuj vi plej ŝatus poste kunlabori
      2. tamen, estas ĝeneralaj konsideroj pri la celgrupoj:
        1. Junuloj inter 14 kaj 25: estas ĉirkaŭ tri kvaronoj de la eklernantoj (duono inter 14 kaj 18)
        2. Homoj kun du fremdlingvoj: Eble unu el cent parolas Esperanton. (Kun unu fremdlingvo: Eble unu el mil. Kun tri kaj pli da fremdlingvoj: Eble unu el tridek) – do ili pli verŝajne eklernos Esperanton
        3. Ankaŭ matematikistoj, komputilistoj ks. multe lernas Esperanton. Eble kvin- ĝis dekfoje pli ol mezumaj studentoj.
      3. La trejnisto petu la trejnatojn verki malneton de paragrafo pri la varbataĵo al la celgrupo [5 minutoj]
      4. pensu al la personoj en via celgrupo, kaj kion ili devas/ŝatus scii pri kion vi varbas
    3. La trejnisto petu ke la trejnatoj aldonu malneton de alineeto kun la bezonataj informoj  [5 minutoj] (kontaktinformoj, kaj la mankantaj el kio, kie, kiom, kiam, kiel, kial – se bezonatas)
    4. La trejnisto petu ke la trejnatoj donu titolon al sia artikolo [3 minutoj]
  5. Paŭzo
    1. kun trinkaĵoj, fruktoj, ktp
    2. Fine de la paŭzo gratulu la homojn, kaj diru, ke laŭ unu el la plej spertaj Esperantaj fakuloj pri informado, Ian Fantom, ofte pli gravas agado ol kvalito por la sukceso en informado, do ni klopodas iom aldoni al la kvalito, sed la plej grava estas: EK!
  6. Finpolurado kaj sendado de la artikolo:
    1. La trejnisto petu la trejnatojn trovi interrete 3-5 taŭgajn lokajn/universitatajn ĵurnalojn por sendi la artikolon, dume tiujn, kiuj ne havas komputilon: [30 minutoj]
      1. La trejnisto petu legi kaj laŭ ĝi, kaze de bezono, adapti la artikolon – ne nepre aldonu informojn, sed atentu ke la ĝustaj informoj aperu
        1. menciu ke Se ni prezentas Esperanton kiel nun parolatan lingvon, ĝi estas sukcesa projekto (kaj ni iel kunsukcesuloj). Se ni prezentas la foran estontecon de ĝenerale akceptita lingvo, tio (ĝis nun) estas malsukcesa projekto (kaj ni iel kunmalsukcesuloj…)
      2. intertempe homoj ŝanĝu la lokojn, por ke ĉiuj povu fari ĉiujn taskojn
    2. La trejnisto petu la trejnatojn verki maksimume 5 linian leteron al la ĵurnalistoj, kiuj akompanu iliajn artikolojn. Kaze ke estas tempo, komparu ilin, kaj priparolu ilin [5-15 minutoj]
    3. La trejnisto petu la trejnatojn sendi siajn artikolojn [15 minutoj]
  7. La trejnisto petu la retadreson de la trejnatoj kaj donu la sian, por ke la trejnatoj povu rakonti kiel ili sukcesis [5 minutoj]:
    1. Voki la ĵurnalistojn kelkajn tagojn post la sendado de la artikolo, demandante, ĉu ili enorde ricevis ĝin (se ne, diru pri kio temis, kaj ĝenerale diru ke vi estas je dispono, se ili havas pli da demandoj)
  8. Indas artikolojn aperigi almenaŭ unu foje monate, sed aldone por ke homoj vere ekpensu pri io, indas ke ili aŭdu de diversaj lokoj, diversaj fontoj. Alia merkatiga regulo: kontaktu homojn almenaŭ 7-foje antaŭ ol rezigni pri ili, kaj tion faru ekzemple per afiŝoj, kaj diversaj amaskomunikiloj.
  9. La trejnisto disdonu la pritaksadilojn

Tiu ĉi trejnadmaterialo evoluas danke al viaj kontribuoj, komentoj, kiujn indiku al trejnado@tejo.org. La trejnmaterialo multe ŝuldas al la laboro de Lu Wunsch-Rolshoven kaj Kalle Kniivilä. Vi bonvenas ĝin uzi menciante la fonton: “Komisiono de TEJO pri Aktivula Trejnado” kaj bonvolu skribi mesaĝon al trejnado@tejo.org kiam vi uzas ĝin.

Verkita de Veronika Poór