Gvidlinio pri la komisiongvidado

La funkcimaniero de la komisionoj de TEJO estas priskribitaj en la Komitata reglamento de TEJO (16.). Jen ĝi:

KOMISIONOJ

  1. La Estraro povas starigi komisionon por labori pri iu agadkampo de TEJO.
  2. Ĉiu komisiono havas respondeculon ene de la Estraro.
  3. Ĉiun komisionon kunordigas komisiito elektata de la Estraro. La Komitato povas, laŭ peto de almenaŭ du membroj de la komisiono, malvalidigi la elekton kaj taski al la Estraro elekton de alia komisiito.
  4. Komisiitoj devas esti rekonfirmitaj de la Estraro okaze de ĉiu kunveno de la Komitato.
  5. La komisiito regule raportas al la Komitato pri la laboroj de la komisiono.
  6. Ĉiuj Individuaj Membroj de TEJO rajtas membriĝi en la komisionoj, pere de skriba peto al la koncerna komisiito.
  7. Neindividuaj membroj kaj nemembroj de TEJO, kiuj pro speciala kompetento povas grave kontribui al la laboro de la komisiono rajtas membriĝi en la komisionoj post la aprobo de la koncerna komisiito aŭ de la Estraro.
  8. Komitatanoj je la elektiĝo rajtas elekti en kiuj komisionoj membriĝi, sed ĉiu komitatano devas membriĝi en almenaŭ unu komisiono.
  9. Membroj de la komisionoj devas esti rekonfirmitaj de la komisiito aŭ de la Estraro unu monaton antaŭ ĉiu kunveno de la Komitato.
  10. Komisionoj laŭeble kunvenas okaze de ĉiu kunveno de la Komitato.

Praktike komisionoj kutime uzas dissendoliston por kolekti la kunagemulojn kaj organizi la laboron por efektivigi la rilatan parton de la aktuala laborplano de TEJO. La regula raporto okazas kiam la ĝenerala sekretario de TEJO petas vian kontribuon al la monata cirkulero. La rekonfirmo de la membroj de la komisionoj estas farita kutime post kiam vi, kiel komisiito, sendis privatajn mesaĝojn al la membroj de la komisiono. Ĝi estas bona eblo por aktivigi la membrojn, memorigi ilin pri iliaj ideoj, kaj ĝenerale por pli bone kompreni iliajn ideojn, emojn rilate al ilia komisionaneco.

Starigo de komisiono

Starigi funkciontan komisionon estas tre granda defio, kaj tiu ĉi priskribo klopodas helpi vin en tiu vojo. Do, kiel starigi komisionon? Vi ricevos de la estraro de TEJO la nomon kaj la celon de la komisiono, kaj poste?

  • kreu dissendoliston por la komisiono
  • sendu etan priskribon por http://tejo.org/eo/komisionoj al gxen-sek@tejo.org
  • skribu al gxen-sek@tejo.org por krei taŭgan inviton al homoj por la komisiona retadreso ĉe tejo.org
    • kiujn vi konas, kaj pensas ke ili estus taŭgaj/interesiĝos
    • petu ke la volontulo de TEJO varbu en la sociaj retejoj de TEJO
    • sendu mesaĝon al la komitata retlisto
    • petu sendadon de mesaĝo al ĉiuj individuaj membroj de TEJO
    • sendu novaĵon pri la komisiono al TEJO Aktuale
    • kiam la komisiono jam ekfunkciis, sendu artikoleton al TEJO Tutmonde
  • kaze ke la aktuala Laborplano de TEJO havas planojn por la farendaĵoj de la komisiono, diskonigu tion al la membroj de la komisiono, kaze ke ne, kunverku planon
  • realigu la planon kun la komisionanoj

Transpreno de komisiono

Transpreni jam funkciantan komisionon eble ne ŝajnas tiom granda defio, tamen, ĝi ne estas tiom facila, kiel ĝi povas ŝajni unuavide. Ja la komisionanoj jam alkutimiĝis al iu funkcimaniero, do la nova stilo kiu venas kun la nova gvidanto povas kaŭzi miskomprenojn kaj streĉojn. Tio estas normala, kaj la ĝenerala espero estas, ke la “nova vento” povos bone funkcii kun la jam spertaj komisionanoj, kaj la nova komisiito ebligos plian kreskon, evoluon, riĉiĝon de la komisiono. Nu, tio jam estas sufiĉe multe da aferoj por atenti komence, sed vi havas eĉ pli da, jen ili:

  • via antaŭulo
    • petos ŝanĝon de la plusendo-agordo de la “oficiala” retpoŝtadreso de la komisiito ĉe tejo.org (se via antaŭulo ne faris, petu al gxen-sek@tejo.org)
    • igos vin posedanto de la retlisto de la komisiono (se via antaŭulo ne faris, petu al gxen-sek@tejo.org)
    • prezentos vin al la komisiono (se via antaŭulo ne faris, petu al prezidanto@tejo.org)
  • rigardu la priskribon de la komisiono ĉi tie: http://tejo.org/eo/komisionoj
    • kaze ke vi malkonsentas, proponu al la komisiono ŝanĝon de la priskribo – skribu al gxen-sek@tejo.org por efektivigi la ŝanĝojn
  • legu ĉiujn mesaĝojn de la retlisto de la komisiono
  • demandu la antaŭan komisiiton, ĉu tiu ankaŭ interŝanĝis mesaĝojn private kun la komisionanoj, kaj ĉu tiu havas kelkajn informojn, konsilojn rilate al tio
  • skribu salutmesaĝon al via komisiono

Taskoj de la komisiito

  • funkciigi la komisionon (por konsiloj pri tio, kiel tion fari, vidu sube)
  • prizorgi ke la komisiono realigu la taŭgan parton de la aktuala laborplano
  • raporti ĉiumonate pri la aktivaĵoj de la komisiono, krom aŭguste, al la komitato (limdato: ĉiam la sesan de la sekva monato)
  • gvidi la komisionon

Funkciigado de komisiono

Ĉiuj homoj estas malsimilaj, havas malsimilajn emojn, celojn, komprenojn, stilojn, sinesprimkapablojn, do ne eblas doni specifajn konsilojn pri la funkciigado de la komisiono. Kio certas: ĝenerale estas tre malfacila tasko kunlaborigi homojn, des pli ke en la TEJO-medio oni ofte ne povas vervive renkontiĝi, fizike kunveni, sed devas labori nur pere de Interreto, volontule, en sia libera tempo. Pro tiuj malsimilecoj inter la “vera mondo” kaj “TEJO-medio” multaj kutimaj kunlaborigmetodoj ne funkcias en la TEJO-medio.

Pro la supraj kialoj sube estos nur ĝeneralaj konsiloj, ideoj, kiuj en kelkaj kazoj funkcios, en kelkaj tute male – estas via tasko decidi kun kiu homo kio funkcias kaj kio ne – do tute normalas ke vi ne ĉiam sukcesos trovi la taŭgan manieron, do ĝoju kaj fieru kiam vi sukcesas.

Kiel proponi taskojn al homoj

Krom tiuj, kiuj devas membriĝi en la komisiono (ekz. la prezidanto, kelkaj komitatanoj, ktp), ĉiuj membroj membras la komisionon, ĉar ili interesiĝas pri la temo, kaj ŝatus antaŭenigi la agadon de TEJO tiukampe. Tial, kiam venas tasko, tiam indas demandi malfermite, kiu volas tiun taskon. Kaze ke vi timas, ke neniu sinproponus, vi povas private demandi kelkajn membrojn antaŭe, ĉu ili ŝatus fari tiun taskon aŭ ĉu ili akceptus fari, se neniu alia sinproponus. Kiam oni proponas taskon, indas atenti pri tio, ke:

  • la tasko estu klare difinita
  • la tasko estu farenda
  • estu iu en la komisiono, kiu sufiĉe spertas kaj havas tempon por tion fari

Kiel motivigi homojn

Tiuj, kiuj libervole decidis membriĝi en la komisiono de TEJO estas certe jam tre motivigitaj por kunagi por la celo de la komisiono, tial via tasko estas ĉefe ebligi al ili agi, do doni sciojn, konojn, konsciojn, kunigi ilin, havigi al ili la lertojn kaj ofte: la kuraĝon por ke ili povu plej efike kaj bonetose fari iliajn plej bonon por komune atingi la celojn. Se vi tamen sentas, ke homoj ne tiom aktivas kiel ili ŝatus, indas ilin demandi, kio estas la problemo, ĉu estas tempomanko, aŭ la demandoj/petoj ne alvenas al ili, ktp. Tamen, tiun ilon uzu nur malofte, ja neniu ŝatus ĉiutage ricevi mesaĝojn kiel “kial vi ne tuj reagis al mia demando?”.

Noto: indas scii ke homoj ofte timas/prokrastas komenci – do se vi sentas emon/devon ion fari, faru la unuajn paŝojn vi mem, kaj petu poste helpon de la aliaj. Aldone, ofte por ke projektoj havu sufiĉe da partoprenantoj, gravas ke estu 2-3 “laŭtaj” subtenantoj je la komenco – ĉar poste venos la amaso. Tial, se iu proponas projekton laŭ vi farindan, estu vi unu el la subtenantoj de ĝi, ne lasu la proponinton sole, ĉar tiu povas sentigi la proponinton ke neniu interesiĝas pri sia ideo.

Kiel gratuli homojn

En la komisiono la membroj agas en sia libertempo, kaj eĉ ne ricevas “titolon” kiel vi – ili simple volontule donas sian lerton, tempon, energion – do tre gravas, kiam ili faris ion, ke ili ricevu “gratulon”, agnoskon de ilia dediĉo. Ĉiuj havas sian stilon por gratuli, sed kutime indas kelkajn praktikajn aferojn citi en via gratulo. Aldone, kiam vi gratulas, prefere gratulu iun trajton de la homo, kiun la homo povas pli fari, kaj ne “denaskan” trajton. (do anstataŭ ties inteligenton ties fervoran laboron)

Kiel enkonduki novulon

Novuloj ofte venas al la komisionoj post varbado pri la komisiono (vidu ideojn pri varbado sub “starigo de komisiono”), ekzemple TEJO varbas ĉiumonate pri unu komisiono, do indas interkonsenti pri tio, ke la varbado pri via komisiono okazu kiam vi mem havas sufiĉe da tempo kaj eblo por helpi enkonduki la novulojn.

Kiam nova membro petas aliĝon al via komisiono, rilate al la enkonduko konsciu ke novuloj kaj komisionoj povas esti tre malsimilaj, do indas adaptiĝi al la aparta situacio. Tamen, ĉiam indas konscii pri tio, ke la novulo:

  • ne konas la labormanieron de la komisiono
  • ne konas la “neskribitajn regulojn” de la komisiono
  • estas ofte tre freŝa, kun multe da ideoj kaj entuziasmo

Do por ke la novulo povu laŭeble plej rapide kaj efike eklabori en la komisiono, indas ke la komisiono havu priskribon de jamaj projektoj, de la aktualaj projektoj, de la rilata parto de la aktuala laborplano de TEJO, de la proponadmaniero de novaj projektoj, ktp. Iel ajn, klopodu respondi al la demandoj de la novulo laŭeble plej taŭge kaj rapide kaj ekkoni la novulon por povi laŭeble plej rapide kaj plej efike kunlabori kun la novulo en la komisiono.

Transdono de komisiono

Transdoni prizorgadon de komisiono povas esti tre emociiga sperto, ja vi estis la ĉefa respondeculo, gvidanto de via komuna agado, farado, laboro, kaj tio multe kunligas. Por ke dum tia sento-uragano la etaj taskoj farendaj por ke la komisiono glate plufunkciu ne forgesiĝu, ekzistas tiu ĉi taskolisto:

  • petu ke la retpoŝtadreso de la komisiono ne plu plusendu al vi, sed al la nova komisiito (al gxen-sek@tejo.org)
  • petu ĝisdatigon de la informoj ĉe http://tejo.org/eo/komisionoj (al gxen-sek@tejo.org)
  • igu la novan komisiiton posedanto de la retlisto de la komisiono
  • transdonu la rezulton de la rekonfirmo de la membroj
  • transdonu la privatajn informojn, kiuj alvenis al vi sed koncernas ĝenerale la komisiiton
  • helpu, konsilu la novan komisiiton, kaze ke tiu petas tion
  • danku ĉiujn pro la komuna laboro ĉe la komisiono, kaj laŭeble prezentu la novan komisiiton

Verkita de Veronika Poór