Eksteraj rilatoj

Ĉu vi iam klarigis al neesperantistoj, kio estas Esperanto? Ĉu vi baldaŭ iros al neesperanta evento kiel reprezentanto de TEJO? Ĉu vi scias, kial kaj kiel TEJO rilatas kun neesperantaj organizaĵoj? Ĉu vi ŝatus krei pontojn inter Esperantujo kaj aliaj asocioj aŭ eĉ instancoj?

Ĉi tiu duparta trejnado estas por vi! Ĉi tie ni traktos tiujn punktojn kaj eĉ pli por spertigi TEJO-aktivulojn pri tiu temo, surbaze de la sperto kaj scio de spertaj aktivuloj de TEJO.

Tiu kurso estas sufiĉe longa en si mem, do ni rekomendegas trakti ĝin iom post iom dum pluraj tagoj laŭorde, precipe se vi estas novulo pri la temo. Se vi pli spertas vi povas kompreneble iri pli rapide, sed tamen ne ignoru la unuajn partojn: eĉ la fundamentojn indas restudi de tempo al tempo. Je la fino de ĉiu sesio vi trovos demandaron aŭ taskojn pri la ĉefaj punktoj de la kursero. Uzu ilin por profundigi vian lernadon!

Se vi bezonas rapidan aliron al plej gravaj TEJO-pozicioj pri temoj kiel lingvoj, politiko kaj aliaj – nepre familiariĝu kun la Strategia KER-Referencilo de TEJO.

Se vi havas demandon je ajna momento, skribu al ker@tejo.org, kie iu ĉiam volonte respondos al ajna demando/komento. Vi ne estos persone kontaktita, krom se vi donas vian retadreson kaj faras demandon en la komento-kampo.

Enkonduko

  1. Saluton, kaj bonvenon al la enkonduka reta trejnado pri eksteraj rilatoj!
  2. Kio estas la malsimileco inter informado kaj eksteraj rilatoj?
  3. Kion diri pri Esperanto kaj TEJO?
  4. Kion TEJO opinias pri la aliaj lingvoj?
  5. Kion TEJO opinias pri partia politiko?
  6. Lingvopolitikaj demandoj pri Esperanto
  7. Lingvopolitiko
  8. Respondoj al oftaj demandoj
  9. Kion opinias esploristo pri lingva ekonomiko pri la lingva justeco en la Eŭropa Unio?
  10. Eksterrilati en Landa adago
  11. Strategia Referencilo kaj… ek al la aktivado!

Spertiĝanto

  1. Bonvenon ĉe la dua ŝtupo de la rettrejnado pri eksteraj rilatoj
  2. FoJE kaj aliaj kontinentaj retoj
  3. Eŭropa Unio (EU), Konsilio de Eŭropo (KdE): junulara politiko kaj subvencioj
  4. Unuiĝintaj Nacioj (UN)
  5. Unesko
  6. UNITED
  7. IKRJO
  8. UNOY Peacebuilders
  9. TEJO-strukturo
  10. TEJO-agado
  11. Alparoloj
  12. Kaj nun… ek al la aktivado!

Foto: Jozef Baláž

La trejnadon kreis origine en 2013 Veronika Poór kun la helpo de Michael Boris Mandirola, Rafael Henrique Zerbetto kaj Francesco Maurelli. Ana Ribeiro aldonis la eron pri UNOY kaj verkis pri kontinentaj retoj krom FoJE (parto 2, punkto 8 kaj 2 respektive). Romualda Jeziorowska kaj Tobiasz Kubisiowski, aktivuloj de Pola Esperanto Junularo (PEJ), verkis la eron pri Eksterrilati en Landa agado (parto 1, punkto 10).

Ĝi estis laste ĝisdatigita kaj plibonigita en 2021 de Valentin Ceretto, kun helpo de Michael Boris Mandirola, Klára Erlt, Charlotte Scherping Larsson, Spyros Papadatos, Paulína Jalakšová, Francesco Maurelli, Michael Vrazitulis kaj Veronika Poór.