Eksteraj rilatoj – enkonduko – parto 7

Kaj jen eble la plej grava parto de la trejnado pri la dokumento “Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO”: finfine pri lingvopolitiko.

Lingvopolitiko

Kio estas la lingva problemo de internacia komunikado?

La “problemo” de internacia komunikado estas duflanka. Unuflanke ni bezonas efikan komunikadon. En tre diverslingva mondo tio nur eblas kiam ekzistas, silenta aŭ malferma, konsento ke ĉiuj lernu almenaŭ unu komunan lingvon. La elekto de unu el la naciaj lingvoj tamen kaŭzas grandan malegalecon en la mondo. Unu (lingva) nacio profitas de multaj avantaĝoj dum la resto de la mondo devas lerni ilian lingvon. Duaflanke ankaŭ el vidpunkto de komunikado la elekto de nacia lingvo ne estas efika. Ili povas esti tre taŭgaj por komunikado ene de sia nacio, sed ne nepre en internacia nivelo. Lingvo kiu servu kiel komunikilo inter homoj de malsamaj denaskaj lingvoj havu aliajn trajtojn ol lingvo en unueca grupo de denaskuloj.

Ĉu la angla solvas la lingvoproblemon?

La angla nuntempe relative disvastiĝis en la mondo. Ĝi do ebligas al multaj homoj komuniki internacie, sed restas plejmulto da landoj kaj sociaj grupoj en kiuj ĝia kono estas tre limigita. Kvankam eble laŭ multaj, tio tamen laŭ nia vidpunkto ne sufiĉas por “solvi” la problemon. Restas granda malegaleco en la mondo kaŭzita de arbitra lingvoelekto kaj restas klara neefikeco de la angla lingvo mem kiam ĝi funkcias kiel pontolingvo. Kelkaj ekzemploj povas esti la terure neregula literumado de la angla kaj ĝia abunda nereguleco en verboformoj.

Kial Esperanto estas pli bona alternativo ol alia lingvo?

Esperanto estas lingvo kiu dekomence estas elpensita por roli kiel pontolingvo. Ĝi havas gramatikon facile lerneblan kaj aplikas kelkajn taktikojn por limigi la kvanton de lernendaj bazvortoj plipotenciigante la esprimpovon. Uzo de Esperanto por internacia komunikado klare malgrandigus la malegalecon, kvankam kompletan egalecon ĝi ne donus. Pro tio ke Esperanto estas ĉefe bazita sur la hind-eŭropaj lingvoj, restos malegaleco inter hind-eŭropanoj kaj aliaj homoj. Tamen, kompare kun la nuna situacio kun rega rolo de la angla la malegaleco klare malgrandiĝus.

Ĉu ni deziras ke la mondo havu komunan lingvon?

Ni deziras ebligi al ĉiu homo en la mondo komuniki surbaze de egaleco kaj pere de efika komunikilo kun ĉiuj aliaj homoj. Tio plej bone eblas kiam ĉiuj homoj lernu apud siaj denaskaj lingvoj la saman komunan internacian lingvon. Niavide Esperanto estas la plej bona nun ekzistanta alternativo por tiu rolo.

Ĉu ni deziras, ke la mondo havu nur unu lingvon?

Tute ne! Protekti la lingvan diversecon estas unu el la gravaj celoj de TEJO. Esperanto servu kiel pontolingvo nur tiam kiam homoj ne havas komunan denaskan lingvon. Ĉiu gardu siajn denaskajn lingvojn, ĉu parolata de milionoj dise en la mondo, ĉu parolata nur en kelkaj vilaĝoj. En multlingvaj landoj povas ekzisti ankaŭ nacia lingvo kiel meza nivelo aŭ en iuj regionoj lingvo malsama de Esperanto povas bone funkcii kiel regiona pontolingvo.

Ĉu Esperanto minacas la naciajn kulturojn?

Esperanto volas nur servi kiel neŭtrala komunikilo. Ĝi de si mem ne alportas kulturon (kvankam specifa Esperanto-kulturo kreskas ekde jarcento depost ĝia publikigo). Tiel ĝi ankaŭ estas “ponto inter kulturoj”.Pli grandskala internacia komunikado povas kaŭzi malrapidan kunkreskon de ekzistantaj kulturoj, sed tio okazus same uzante alian lingvon por internacia komunikado. La diferenco estas ke kiam la angla servas kiel pontolingvo, la brit-usona kulturo pli facile influas aliajn kulturojn ol inverse. Por protekti la naciajn kulturojn, oni subtenu la memvalorigon de ĉiuj nacioj. Tio pli facile eblas en mondo bazita sur principo de egaleco kaj ne sur dominado de arbitre elektita lingvo.

Plenigi la demandaron

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž