Subvencipetado

Trejnado pri subvencipetado

Subvencipetado estas peza kaj malfacila tasko, sed ege grava, do grandan dankon pro via interesiĝo pri kiel ĝin fari! Tiu ĉi trejnado estas kreita por helpi vin peti monsubvencion por viaj agadoj por aŭ per Esperanto. Jam ekzistas tre valoraj helpiloj, ekzemple: http://artista.ikso.net/konsilo/subven.php. La celo de tiu ĉi trejnado estas paŝo post paŝo atingi kun vi verkadon de kvalita subvencipeto.

Kiel aspektas la trejnado? Ĝi konsistas el 10 partoj, kaj indas ke ĉiujn partojn vi finu ene de maksimume unu semajno. Ĉiuj partoj konsistas el priskribo kaj taskoj. Finante la trejnadon vi havos pretan monpeton por sendi al la juĝlegantoj. La rettrejnado estas farita tiel, ke ĝi helpu vin sen la interveno de gvidantoj, sed laŭeble TEJO-Aktivula Trejnado klopodos organizi ke vi havu spertajn gvidantojn, kiuj konsilos vin dum la pretigadprocezo.

Kiuj kreis la rettrejnadon por vi? La rettrejnadon kreis por vi Sara Spanò, komisiito de TEJO pri Aktivula Trejnado 2014-2015, kaj Veronika Poór, estrarano de TEJO 2013-2015. Ambaŭ jam havas plurajn sukcesajn subvencipetojn malantaŭ si.

Kial indas partopreni la trejnadon? Por partopreni la trejnadon vi devas elspezi ĉirkaŭ 3-6 horojn pli por verki la subvencipeton ol sen la trejnado, kaj la trejnado ŝparos por vi streĉojn kutime okazantajn se vi faras subvencipeton la unuan fojon. Aldone ĝi gvidos vin tra la procezo de subvencipetverkado paŝo post paŝo.

Se vi havas ajnan demandon dum la trejnado, sentu vin libera demandi ĉe trejnado@tejo.org.

Ĉu indas por vi havi pli da mono por via agado?

Antaŭ eklabori, indas pripensi, ĉu entute havas sencon por vi fari la laboron. Jen ekzerco por tion fari (atentu ke tiu ekzerco ne daŭru tro longe, certe ne pli ol unu horo, se vi estas malcerta, decidu iel, estas pli utila ol perdi tempon pro malcerto):

Pripensu, kiujn agadojn vi nun faras. Skribu ilin. (verŝajne helpus vin kontrollisto, do rigardu la landajn sekciojn de TEJO – kaj tie sube ĉe “Kiel oni taksas la aktivecon?” kaj/aŭ ĉe Taskdivido por landaj sekcioj) Nun pripensu, kion vi povus kaj emus fari, se vi havus sufiĉe da mono. Notu tiujn aferojn, ĉar ili bezonatos por la sekva ero de la trejnado.
Kaze ke laŭ via takso mono mankas kaj indas fari la laboron por havi pli da mono, restas unu plia demando: kial iu donu monon por via agado? 😉 Al tio ni respondos en la sekvaj eroj.

Enhavo

  1. Kial ni monpetu?
  2. Kie ni monpetu?
  3. Verkado 1
  4. Verkado 2
  5. Verkado 3
  6. Kontrolado 1
  7. Plibonigado
  8. Kontrolado 2
  9. Kontrolado 3
  10. Sendado