Subvencipetado – parto 1

Kial ni monpetu?

Kial indas doni monon por via agado?

La agado, kiun esperantistoj faras, ekzemple

  1. el diversaj landoj kunvenas, interŝanĝas ideojn, lernas de unu la alia
  2. ke la Landaj Sekcioj de TEJO estas junulargvidataj junularaj organizoj
    1. kiuj provizas la gvidantojn kun gvidadsperto kaj entreprenemo
    2. kaj la partoprenantojn kun interkulturaj kompetentoj

estas tre valoraj, kaj tion ankaŭ diversaj fondusoj subtenemaj al la junularo emas subteni.

Kial endas verki subvencipetojn?

La diversaj instancoj emas subteni nian agadon, sed por ke ili tion povu fari, ili devas scii kaj kompreni kion ni faras, do por ke la subvencidonaj instancoj sciu pri ni, kaj povu finance subteni nian agadon, ni devas verki subvencipetojn, kiuj montras kiel taŭgas nia agado por atingi iliajn celojn.

Pro la diverseco de la situacio de la Landaj Sekcioj (aŭ lokaj grupoj), la deviga parto de la trejnado temos pri la ĝeneralaj taktikoj. Tamen, konsciu ke ĉiam tre gravas ke vi nur kandidatiĝu por subvenciebloj, kiuj estas taŭgaj por via jura situacio. Jam de la komenco indas memori, ke ĉiam indas tuj kontroli la formalajn kriteriojn de la subvencio, ĉar se vi ne taŭgas (ekzemple vi estas neformala grupo de junuloj, sed la subvencio estas por junulara organizo kun sendependa jura personeco) tiukaze ne indas eĉ pripensi kandidatiĝi por ĝi.

Tasko 1

Respondu al la demandaro. Sube vi povas trovi la demandojn kaj etan helpilon pri kiel respondi

La demandoj de la demandaro estas la jenaj:

  1. Pripensu por kio vi povas peti subvencion, kian juran formon via organizo, grupo havas:
    1. neformala grupo de junuloj
    2. junulo
    3. junulara organizo kun sendependa jura personeco
    4. plenkreska organizo kun junulara fako
  2. Kio estas la unua kontrolendaĵo pri subvenciebloj?
  3. Se vi ne jam havas, faru etan priskribon pri via organizo, grupo, respondante al: kiu(j), kun kiuj, kion, kial, (kiam) (de kiom da mono) kun kiaj rezultoj. Ekzempla priskribo de TEJO por Eŭropaj Instancoj estas:
    1. TEJO estas en 1938 fondita, plene junulargvidata junulara organizo, kiu laboras en la kampoj de kulturo, edukado kaj lingvopolitiko, promociante interkulturan interkompreniĝon kaj partoprenon de junuloj tra edukaj programoj kaj aktivecoj, organizita per libervola kaj kunlabora bazo. TEJO protektas la riĉecon de kultura kaj lingva diverseco, rajtojn de lingvaj minoritatoj kaj provizas spacon por interkultura dialogo. Ĉefaj aktivecoj de TEJO estas: junularaj renkontiĝoj; eldonaĵoj kaj virtualaj platformoj por aktivaj diskutoj pri junular-rilataj temoj; trejnadoj kaj iloj por kuraĝigi moviĝojn, partoprenon kaj internacian interŝanĝon de scioj. Niaj aktivecoj promociias egalecon kaj plurlingvecon kaj estas organizitaj de junuloj por junuloj. Cetere, TEJO estas aktiva membro de la Eŭropa Junulara Forumo, UNITED por Interkultura Agado kaj la Internacia Kunordiga Renkontiĝo de Junularo Organizoj.

sed vi ne devas nun tiom detale vortumi, sufiĉas se vi respondas al la supraj demandoj.

EnhavtabeloSekva parto