Gvidlinioj por nova komisionano

Kara nova membro de komisiono, bonvenon!

La komisionoj de TEJO estas laborgrupoj por kune labori pri specifaj temoj kaj realigi la koncernan laborplaneron de TEJO. Sed kiel tio praktike funkcias? Jen eta dokumento kiu celas respondi al kelkaj oftaj demandoj rilate al komisionoj de TEJO.

Kion signifas “komisiono”?

La komisionoj de TEJO estas oficialaj laborgrupoj pri la ĉefaj agadkampoj de TEJO.

Kio estas la celo de la komisionoj?

La komisionoj estas grupoj por agademuloj pri specifaj celoj de TEJO. La komisionoj havas la taskon realigi la koncernan parton de la Laborplano de TEJO, sed ankaŭ pliaj, novaj projektoj estas bonvenaj.

Kio estas la tasko de la komisiito kaj de la respondeca estrarano?

La respondeca estrarano kaj la komisiito gvidas la laboron, organizas ĝin por ke la komisionanoj povu laŭeble plej efike kaj ĝuplene kunlabori. Se la komisionanoj havas iun ajn demandon, malcerton, la komisiito konsilas, helpas, kunligas. Por pli detala priskribo vidu: https://docs.google.com/document/d/1U7QyKJJnPz_HCD8Ia2Ep1VNa-GlrlnVmaT0UcugI-cc/edit

Kio estas la tasko de la komisionanoj?

La komisionanoj kune laboras por realigi la celojn difinitajn en la Laborplano de TEJO, kaj eĉ pli. La komisionanoj partoprenas tiun laboron laŭ ilia plaĉo kaj emo. Se vi ŝatus pli aktivi, tiam aŭ proponu al la retlisto vian ideon aŭ emon, aŭ skribu rektan mesaĝon al via komisiito menciante vian deziron pli aktivi kaj laŭeble iun konkretan taskon, ideon.

Kiel vi povas helpi al komisiono?

Aniĝante al ĝi:

  • proponu viajn ideojn ĉu rilate al la realigado de la koncerna parto de la aktuala laborplano de TEJO, ĉu rilate al la temo;
  • helpu aliajn realigi iliajn ideojn;
  • partoprenu la agadojn.

Subtenu finance ĝirante monon al la UEA-konto tejtej, specifante ke ĝi estu elspezita por la komisiono.

Kiuj rajtas membriĝi en komisiono?

La komisionojn rajtas membri individuaj membroj de TEJO kaj tiuj aktivuloj, kiuj pro speciala kompetento povas grave kontribui al la laboro de la komisiono, post la aprobo de la koncerna komisiito aŭ de la Estraro.

Verkita de Veronika Poór