Informiloj

Flugfolioj estas tre gravaj partoj de la varbadstrategio pri Esperanto. Ne nur ilia enhavo (allogaj informoj pri Esperanto, kontaktinformoj por interesiĝantoj) sed ankaŭ ilia aspekto tre gravas por efika informado. Por atingi diversajn celpublikojn estas bezonataj diversaj informiloj.

Flugfolio A5

Flugfolio en formato A5 kun ĝenerala prezento de Esperanto.

Flugfolio A6

Flugfolio en formato A6 kun ĝenerala prezento de Esperanto.

angla versio
germana versio
pola versio

Unustila informilo de TEJO

Por atingi la junulojn, TEJO en 2012 kreis la unustilan informilon de TEJO, kiu estas por uzo en budoj de ĉiuj landaj sekcioj. Se vi volas helpi traduki la informilon al via lingvo, iru al tiu ĉi dokumento. Se vi volas havi bele enpaĝigitan version de la informilo en nova lingvo, trovu ĝin en ĉi-suba listo aŭ, se mankas, skribu al merkatiko@tejo.org.

Preta informilo haveblas en Esperanto kaj en la jenaj lingvoj:

Fot. ĉefa Łukasz Żebrowski, el reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo, CC-BY-SA