Negocado

Reta trejnado pri negocado

Vi ne ricevas kion vi meritas

Vi ricevas kion vi negocas

– tial ekzistas tiu ĉi trejnado por helpi vin kaj la Esperanto-movadon al plia sukceso. Sekvante ĝin vi lertiĝos pri la diversaj lertoj de negocado, sed memoru, ke negocado estas ĉefe sperto gajnita pere de praktiko krom pere de lernado de kapabloj, tial dum la rettrejnado estas petita multe da praktikaj ekzercoj.

La trejnado post la enkonduko konsistas el 11 eroj, ĉiuj partoj havas enkondukan legaĵon, taskojn por pli profunde kompreni kaj lertiĝi, kiujn solvante vi ofte povas tuj praktiki la akiritajn konojn. Se vi havas demandon je ajna momento, skribu al rtnegocado@tejo.org, kie iu ĉiam volonte respondos al ajna demando/komento ene de 36 horoj. Kaze ke tio ne okazus, bonvolu resendi vian mesaĝon.

La trejnadon kreis Sara Spanò kun la helpo de aliaj aktivuloj de la Komisiono de TEJO pri Aktivula Trejnado, kaj de konoj akiritaj dum la trejnado pri negocado kadre de la Grundtvig-projekto “Volontulado kiel persona pluevoluiĝo: kiel plibonigi?” kaj de plurjara sperto pri negocado. Krome, utilaj materialoj estis eltiritaj, tradukitaj kaj adaptitaj el diversaj anglalingvaj retpaĝaroj (www.mindtools.com; www.cengage.com; www.negotiations.com; http://www.kent.ac.uk; www.scdigest.com).

Enhavo

  1. Bonvenon
  2. La fazoj de la negocadprocezo
  3. Kiel plani efikan negocadon?
  4. Malkovru vian negocadstilon!
  5. Stiloj de negocado
  6. Asertemo kaj negocado: ĉu nerealigebla rilato?
  7. Komunikkapabloj kaj negocado
  8. Emocia inteligento kaj negocado
  9. Strebado al “gajni-gajni” solvo: kelkaj taktikoj
  10. Evitu erarojn kaj ruzajn kaptilojn dum negocado!
  11. Finaj kaj postaj ŝtupoj de la intertraktadprocezo
  12. Kaj nun… praktiku kaj plifortigu viajn konojn!