Negocado – parto 10

Evitu erarojn kaj ruzajn kaptilojn dum negocado!

En la pasintaj eroj, ni provizis vin per konoj, indikoj, konsiloj… kaj ni praktikigis ilin al vi per ekzercoj kaj konkretaj aplikoj.

Ni tutcertas ke vi jam rimarkis – almenaŭ parte – kiaj estas la evitendaj sintenoj kaj eraroj por sukcese negoci; tamen, ni volas resumi ilin, tiel ke vi povu pli bone fiksi ilin en via menso.

  • Vidi negocadon kiel streĉigan nervobatalon ne helpas vin alfronti ĝin trankvile, kaj la sekva streĉiĝo povos vere endanĝerigi la tutan negocadon. En si mem, negocado estas plena je neantaŭvideblaĵoj kiujn oni devas vigle kaj rapide alfronti kaj solvi – ofte dum momento -, sekve ne permesu al troa streĉo mallucidigi kaj blindigi vin.
  • Forgesi ke vi devas fokusiĝi sur la pristudado de via partnero kaj sur la analizo de liaj/ŝiaj bezonoj estas granda eraro: tiel mankos al vi la ĉefaj elementoj por ekhavi kompletan kadron pri la situacio kiun vi alfrontos. Funkciigu vian emocian inteligenton kaj atente observu kaj aŭskultu tion, kion la partnero diras, sentas kaj ĉefe kion li/ŝi ne sukcesas kaŝi. Tio helpos vin koni pli funde la partneron, pli senteme interparoli kaj pli sukcese atingi solvon taŭgan por ĉiuj.
  • Ne esti asertema pro timo de konfliktoj, timemo aŭ manko de memfido: kiel ni diris dum la koncerna trejnadero, asertemo estas kerna por defendi vian pozicion dum negocado kaj atingi viajn celojn. Sekve, bv. ne timi aŭ pridubi vin mem, sed kuraĝe kaj aserteme alfrontu negocadon!
  • Konfuzo inter celoj kaj iloj per kiuj atingi viajn celojn: memoru ke estas aferoj pri kiuj vi devas esti iom pli strikta kaj rigora, nome pri viaj finaj celoj; pri la vojoj atingi ilin, estu laŭbezone ekvilibre kompromisema kaj cedema. Ne perdu la ĝeneralan vidon pri kion vi deziras atingi kaj realigi kaj laŭeble ne tro fokusiĝu pri superfluaj detaloj. La celo ne ĉiam pravigas la ilojn kaj la rimedojn uzatajn, sed eblas ĉiuokaze trovi la ĝustan ekvilibron, ĉefe per praktikado de viaj akiritaj konoj kaj sekva spertiĝo.
  • Ne priatenti la limon kiun vi planis inter cedemo kaj akiremo estas granda eraro, kiu devenas el malbona antaŭpreparado kaj truoplena planado: vi devas laŭeble klopodi lucide gardi kontrolon de tiu limo, tiel ke vi ne eraru dum la negocado, cedante pli ol kiom vi planis antaŭe.
  • Atakema kaj minacema konduto memkompreneble ne helpas, sed ankaŭ veras ke dum negocado povas estiĝi tensioj kaj negativaj sentoj. En tiaj situacioj, klopodu superi la malglataĵojn serĉante fortajn aliancanojn, ĉefe se vi interparolas kun pluraj homoj: serĉu aliancon kun tiu, kiu rilatas pli pozitive al vi, kaj ne lasu, ke la pli negativaj influu, malkuraĝigu vin. Se vi komplete kondukas almenaŭ unu fortan aliancanon al via flanko, kiu estas kapabla konvinki la aliajn kunnegocantojn, tio vere plisimpligos vian taskon.
  • Ne halti aŭ ne peti iom pli da tempo por pripensi kondiĉojn estas eraro: troa hasto estas malbona konsilanto, sekve ne fermu tiom rapide la negocadon se vi ne tutcertas pri la kondiĉoj kiujn oni ofertas al vi. Se vi elmontras analizemon kaj pripensemon – sed ne enmomentan hezitemon – vi sukcesos transdoni ankaŭ profesian kaj atenteman bildon de vi kaj de via agadmaniero.
  • Blufi kaj mensogi pri kelkaj flankoj de viaj proponataj kondiĉoj estas vere riska konduto, do preferinde tion ne faru – eĉ se vi foje farus tion por funkciigi vian negocadon -, ĉar ne temas pri ludo kiu vere kapablas konduki vin al avantaĝaj situacioj. Blufo aŭ mensogo estas tre facile malkaŝeblaj, kaj tio povus kaŭzi rimarkinde detruajn efikojn por vi kaj por via estonta agado. Certe bone kaj alloge prezentu vin kaj viajn proponojn, sed memoru ke ekvilibro ĉiam estas esenca.

Ĉefe memoru ke negocado estas dinamika interrilato, en kiu ludas gravan rolon ĉiuj kunnegocantoj, kaj ke ĉiuj havas siajn interesojn, sian personecon, sian sperton kaj siajn taktikojn. Ĉar certe povos okazi, en realaj situacioj, ke vi devos eviti plurajn – ruzajn aŭ nekonsciajn – kaptilojn per kiuj la partnero malhelpos vin dum la negocado, vi devas klopodi ne distriĝi pro la konduto aŭ la personeco de via partnero, ĉiam fokusiĝante pri viaj celoj.

Jen kelkaj el la multnombraj ekzemploj de malhelpa konduto de via partnero:

  • Tekniko de la “bona policisto-malbona policisto”: temas esence pri la ĉeesto de du kunnegocantoj: la unua – la “malbona policisto” kondutas agreseme kaj neflekseble, tiel ke vi, pro la kaŭzita streĉo, turnu vin al la alia –  la “bona policisto”, kiu ŝajnigas komprenemon kaj paciencon – kaj serĉu kun li interkonsenton kaj bonan rilaton. Fakte tiu tekniko celas aliancigi vin kun la “bona policisto”, kiu tamen, se vi ne sufiĉe atentemas, povas konvinki vin per sia afabla konduto kaj rezignigi vin pri antaŭeniri kaj konkludi la negocadon. Estu atenta pri tiu ĉi tekniko, ĉar ĝi indikas la ĉeeston de vere ruza partnero!
  • Agresemo: povas okazi ke oni ataku vin, ankaŭ pri flankoj ne rilataj al via propono, sed al via genro, al via kulturo, al via origino, al via aspekto, ktp. Tiel vi elmontriĝu laŭeble afabla kaj pacienca, kaj obstine insistu antaŭenigi vian negocadon!
  • Ignoremo: tutsimple, povas okazi ke oni ne aŭskultu vin, ke oni intence aŭ neintence distriĝu kaj distru vin per aliaj aferoj kiuj povus deturni vin de via celo. Ne falu en la kaptilon!
  • Okupateco: neatendita telefonalvoko aŭ alia neantaŭvidita okupo kiu alvenas dum via interparolado povas esti maniero por afable interrompi la negocadprocezon. Vi tutsimple ne forlasu vian sidlokon kaj pacience atendu…
  • Detalpetemo: alia interesa taktiko por malkuraĝigi vin povas esti streĉigi vin per troa detalpetemo pri vi, via organizo, viaj kondiĉoj, ktp. Trejniĝu plidetaligi kiom eble plej multe la informojn, tiel ke vi ne tro streĉiĝu dum la interparolado!
  • Malkuraĝigemo: afabla sinteno kiu tamen klopodas konvinki vin rezigni pri via ideo povas esti plia tekniko por malsukcesigi la intertraktadon. Prikonsideru tion lucide kaj klopodu afable klarigi la pozitivajn flankojn de via propono, ekvilibre elmontrante vian freŝan entuziasmon.

10-a tasko

Ĉu vi jam spertis kelkajn el la listigitaj situacioj en via konkreta agado? Kaj, kaze ke tio okazus en iu el viaj imagitaj negocadsituacioj, kiel vi klopodus elturniĝi por antaŭenigi sukcese vian negocadon? Sendu al rtnegocado@tejo.org viajn impresojn kaj opiniojn! 🙂

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto