Taskdivido por landaj sekcioj

Jen ideo por taskoj farendaj en Landa Sekcio – kompreneble ili dependas de la lando, de la ĝeneralaj cirkonstancoj, sed kaze ke vi taksas iun taskon grava, certigu, ke via LS havas entuziasman respondeculon pri ĝi. Kutimaj roloj en kaj ekster la estraro: prezidanto (P), vizprezidanto (VP), ĝenerala sekretario (S), kasisto (K), estrarano pri informado (I), retejprizorganto (Ret), eksteraj rilatoj (E), homaj rimedoj (HR), komitatano A (KomA)

Proponitaj taskoj por la prezidanto

  • Solenaĵoj (P, VP): Malfermi-fermi kongreson, salutparoli en lokaj eventoj.
  • Planadi (P, VP, S): Fari kalendaron de farendaĵoj (deciditaj dum estrar-kunvenoj).
  • Superrigardi ĉiujn projektojn (P, VP, S): Grava rolo, tiu homo rilatas kun ĉiu membro por kontroli ke ĉiu projekto okazas kiel planite. Tiu do ankaŭ havas la eblon rilatigi aktivulojn unu kun la alia, ĉar tiu bone scias kio okazos ĉie.
  • Prizorgi la ejon (se ekzistas) (P, S, VP): Havas la ŝlosilojn, kontrolas ke ĝi estas en ordo, diras kiam io aĉetindas, petas ke oni purigu ĝin.
  • Atenti homajn rimedojn (P, HR, S): Atenti pri ke ĉiuj aktivuloj sentu sin respektitaj, atenti pri la kunlabora bonetoso, atenti pri tio, ke ĉiu ricevu sufiĉe da taŭgaj taskoj por siaj spertoj kaj lertoj, atenti pri tio, ke ĉiu ricevu sufiĉe da informoj por prizorgi siajn taskojn.
  • Retadreson (P, VP, S, I): legi kaj respondi retmesaĝojn. Plusendi la demandojn al taŭga respondeculo.

Proponitaj taskoj por la sekretario

  • Listo de membroj (S, P, K): Aktualigas konstante la membroliston, regule (ekzemple ĉiujare) kontrolas ĉu la datumoj (ekz. retadreso) ĝustas pri la membroj.
  • Kunvenigi (S, VP, P): Okazigi regulajn kunvenojn (ekzemple unufoje monate, eĉ se ne estas multe por diri) ĉar tiel ofte alvenas projektoj. Ili povas esti retaj.

Proponitaj taskoj por la kasisto

Proponitaj taskoj por la estrarano(j) pri informado

  • Informi ekstere + varbi (I, P, VP): Respondi demandojn de eksteruloj, informas lande pri Esperanto, prizorgas ĉiam aktualigatan informmaterialon, prizorgas varbkampanjojn kaj rete kaj alimaniere, prizorgas la eblojn meti budojn ĉe eventoj, organizas budojn ĉe eventoj, organizas eblojn aperi ĉe televido kaj ĵurnaloj, organizas kaj prizorgas publikajn prelegojn.
  • Prizorgi budojn (I, P, VP): Havi la materialon, (flugfolioj, afiŝoj, aliĝiloj, Esperantaj kulturaĵoj (libroj, KDj), pensi pri la “programo”, prizorgi ke estu sufiĉe da budumantoj.
  • Revuo (I, Redaktoro, P, VP): Skribas artikolon, skribigas artikolon, kontrollegas artikolon, serĉas tradukindan artikolon, tradukas artikolon, tradukigas artikolon, respondecas por ke estu sufiĉe da taŭga enhavo, enpaĝigas la revuon, dissendas la revuon, sendas ĝin por enretigo.
  • Prizorgi la retejon (Ret, I, S, VP, P): Fakulo, kiu teknike kaj estetike prizorgas la retejon.
  • Plenigi la retejon (Ret, I, S, VP, P): Iu, kiu ĝisdatigas la retejon, aldonas informojn, retan version de revuoj kaj raportoj, kalendaro…
  • Aktivi ĉe sociaj retejoj (I, S, VP, P): Gravas nun por videbleco, ke oni varbu per Facebook, Twitter … La asocio havu viglan paĝon ĉe ili, ekzemple por transdoni indajn tradukitajn informojn pli facile transdoni informojn kiuj estas ŝercaj, kiuj pli proksimigas homojn al la asocio.
  • Informi la membrojn (I, S, VP, P): Regula informilo (ekz. ĉiun duan semajnon, ĉiumonate). Kiam la membroj ne ricevas informojn, ili pensas ke nenio okazas kaj povas pro tio malmembriĝi. Male, bona informado povas kuraĝigi aktivulojn. Gravas do sendi retmesaĝon regule al ili (ekzemple unufoje monate) por diri, kio okazas.
  • Traduki (I, aliaj): Okazas, ke dokumentoj bezonas altkvalitan tradukon, tiam tiu respondeculo faras aŭ zorgas ke iu faros.

Kromaj proponitaj taskoj

  • Instrui Esperanton (Instr, I): Kiam estas petoj, estas bone havi iun kiuj aŭ instruas, aŭ almenaŭ povas trovi instruiston. Organizi kursojn de Esperanto.
  • Rilati kun ŝtato, organizoj (E, S, P): Iu, kiu ŝatas reprezenti la asocion ĉe gravuloj de aliaj asocioj, politikaj aŭ ne.
  • Rilati kun la plenkreska organizo, kun aliaj enlandaj organizoj (E, S, P): Gravas kunordigi la agadon kun la aliaj Esperanto-organizoj, prizorgi la kontaktojn, la taŭgan informfluon, lerni de unu la alia.
  • Rilati kaj rilatigi kun TEJO (KomA): Komuniki inter TEJO kaj la LS, verki ĉiumonatajn kontribuojn al la cirkulero kaj peri la informojn de la komitata listo al la LS.
  • Interŝanĝoj kun aliaj landaj sekcioj (S, VP, P)
  • Gastigado de eksterlandanoj (S, VP, P)
  • Gastigado de eksterlandaj volontuloj (S, VP, P)
  • Organizado de prelegturneoj (S, VP, P)
    Gravas, ke la Esperantistoj aliĝu al TEJO, ĉar tio helpas la movadon. Indas do, ke la landaj asocio varbu la esperantistojn de sia lando tiucele. TEJO ankaŭ bezonas konkretan helpon por diversdaŭraj projektoj, la asocio povas zorgi pri kelkaj, aŭ almenaŭ transdoni informojn. Male, TEJO povas helpi la asociojn per ideoj, materialo, sperto… La landaj asocioj ne hezitu peti al info@tejo.org.
  • Okazigi eventojn (prefere ne nur la estraro): Pluraj homoj nepras por okazigi eventon, tamen tiu kontrolas, ke ĉio ja okazas kaj ke la organizo ne malfruas. Tiu povas nomi aliajn respondeculojn por taskoj de la evento.

Ĉu mankas io aŭ vi havas konsilojn, demandojn? Skribu al info@tejo.org aŭ landa.agado@tejo.org.

Verkita de Cédric Marchal kaj Rakoen Maertens, kun helpo de Veronika Poór.