Rettrejnado por teamoj

Saluton, kaj bonvenon al la rettrejnado por teamoj!

Gvidi grupojn, labori teame estas nepra lerto por ĉiuj homoj, tamen ĝia instruado, akirigo estas ofte neglektata en la instruadsistemoj. Aliflanke vivteni kaj vigligi grupojn povas ŝajni facila tasko, sed en la vera vivo pluraj el ni havas ofte malfacilaĵojn. Tio tute normalas. Tiu ĉi trejnado celas helpi vin eviti ĉiam reinventi la radon kaj komprenigi ke kelkaj suferoj, blokiĝoj estas kutimaj, kaj estas tute enordaj. 😉 Sekvante ĝin vi lertiĝos pri la diversaj flankoj de teamlaboro, sed memoru, ke teamlaboro estas ĉefe sperto gajnita pere de praktiko krom pere de lernado de kapabloj, tial dum la rettrejnado estas petita multe da praktikaj ekzercoj kun via teamo.

La trejnado post la enkonduko konsistas el 14 eroj, ĉiuj partoj havas enkondukan legaĵon, taskojn por pli profunde kompreni kaj lertiĝi, kiujn solvante vi ofte povas tuj praktiki la akiritajn konojn. Se vi havas demandon je ajna momento, skribu al rtteamo@tejo.org, kie iu ĉiam volonte respondos al ajna demando/komento ene de 36 horoj.

La trejnadon kreis Veronika Poór kun la helpo de aliaj aktivuloj de la Komisiono de TEJO pri Aktivula Trejnado, kaj de konoj akiritaj kadre de la projekto “Elloke tutmonden” (ekzemple de la sintezo kreita de Mélaine Desnos kaj Veronika Poór de la trejnado gvidata de Cyrille Hurstel (http://brila-aktivulo.com/ kaj cyrille@blog-bilinguisme.fr), financita de Eŭropa Unio, pere de la Tutviva Lerna Programo (Lifelong Learning Programme) Grundtvig Partneraj Projektoj, kaj de la helpo de Albert Stalin Garrido kaj de konoj akiritaj dum la AMO-seminario 3 pri projektmastrumado, gvidita de Olga Ŝilajeva. Krome, utilaj materialoj estis eltiritaj, tradukitaj kaj adaptitaj de tiu-ĉi gvidilo.

Por fari la trejnadon, vi bezonos kune labori kun via teamo. Vi, la alparolato estas kutime la gvidanto, kaj la aliaj estas nomitaj teamanoj. La trejnado estas tiel kreita, ke ĉiuj informoj alvenu tra vi al via teamo. Tamen, kaze ke en via teamo ne estas aparta gvidanto, ĉiuj el vi sentu vin alparolatoj. 🙂

Jen venu la unua ero ĉefe por vi, kiel gvidanto, sed pluraj partoj estas tre gravaj por via grupo ankaŭ. Sciu ke tiu-ĉi ero estas tre teoria, sed ni pensis ke indas ke jam komence vi legu kelkajn pensojn. Se vi ion ne komprenas aŭ malkonsentas kun io, skribu al rtteamo@tejo.org!

Enhavo

  1. Teamlaboro, teamkreiĝo
  2. Strategioj de teama decidado
  3. Agado – projekto
  4. Komuna bazo de la grupo
  5. Konsciiĝo pri la problemoj
  6. Celo-strategio-taskoj
  7. Projekto
  8. Projektplanado
  9. Lertoj por gvidantoj
  10. Tempomastrumado
  11. Teamaj problemoj, diversaj ecoj de teamanoj
  12. Solvado de konfliktoj
  13. Pri komunikado
  14. Pritaksado
  15. Festado

Foto: Łukasz Żebrowski