Teamoj – parto 6

Celo-strategio-taskoj

En la antaŭa ero ni vidis kiuj estas la problemoj solvindaj en via organizo, kiuj estas viaj plej urĝaj celoj. Tiu ĉu trejnadero montros kiel el celoj oni kreas apartajn, digesteblajn taskojn, kies loko kaj graveco estas komprenata de la tuta organizo.

Pri celoj

Bonaj celoj devas esti:

  • SMART-celoj: Specifaj (precizaj), Mezureblaj, Akceptitaj (de ĉiu teamano) kaj ambiciaj, Realigeblaj, Tempaj (tempo-difinitaj)
  • Fiksitaj
  • Celoj: kiuj estas la 3-5 atingeblaj aferoj, atingante kiujn vi (la loka grupo) kontribuos al la realigado de via vizio? Aŭ per kiuj vi povas solvi la kernan problemon menciitan en la arbo de la nuntempa realeco?

Tasko 6a

La gvidanto petu la grupanojn skizi la celojn (memorigu pri la SMART-celoj). Kiam vi parolas pri specifa celo, ĉiam demandu vin, ĉu ĝi estas “SMART”? Se ne, klopodu ĝin tiom bone difini, ke ĝi estu SMART celo. Ankaŭ pripensu, ĉu la celo ne kontraŭdiras vian vizion aŭ mision. Aliflanke, ofte okazas, ke oni vortumas celojn kiuj pli taŭgas por “vizio” aŭ “misio” – tiukaze rigardu ĉu ili ne jam estas inkluditaj en la jama vortumo. Se ne, kaj ĉiuj konsentas pri la celo, bonvolu diri tion.

Krei strategion kaj asigni taskojn

Por krei strategion, unue rigardu al viaj celoj. Ĉu la celoj havas ordon de graveco/ordon en tempo? (ekzemple indas unue krei varbkampanjon, poste kurson kaj poste fari Esperantan renkontiĝon, kaj ne male)

Tasko 6b

La gvidanto certigu ke ĉiuj teamanoj havas skribilon kaj paperon kaj poste petu la teamanojn skribi sur ili la celojn, kaj sub la celoj la agojn bezonatajn por atingi ilin. Faru ankaŭ ordon en tempo. Se estas agoj, kies plenumo dependas de eksteraj faktoroj, kiujn la grupo ne povas regi, tiukaze ankaŭ skribu, kio okazas, se malsukcesas. (povas esti ke tiukaze la grupo faros aliaĵon por atingi la celon, aŭ ke la celo ne estos atingita)

Por tiu ago donu maksimume 20 minutojn.

Tasko 6c

La gvidanto petu la teamanojn kuniĝi kaj petu la teamanojn interkonsenti pri la 3-5 celoj komunaj kaj gravaj. La aliaj celoj povas esti ankaŭ listigitaj, sed kiel malgravaj. Post tiu ŝtupo la gvidanto petu la teamanojn elekti 2-4 celojn gravajn por ili,  kaj kun la aliaj kiuj elektis tiujn celojn interkonsenti pri la agoj bezonataj por atingi la celojn. Post tiu ŝtupo la gvidanto petu la teamanojn interkonsenti en ilia grupo kiu faros kiun taskon.

Klopodu ne elspezi pli ol 40 minutojn por tiu ĉi tasko.

Sendu viajn celojn, taskojn kaj liston de respondeculoj al rtteamo@tejo.org!

Ĉu la strategio, kaj planataj agadoj estas la ĝustaj, la bezonataj? Tion indas demandi antaŭ ol krei la strategion, sed ofte oni ekpensas pri ĝi dume, dum ke oni jam faradas la taskojn. Iel ajn, indas regule analizi la nuntempan situacion, ĉar ja ĝi ŝanĝiĝas, kaj la ŝanĝiĝantaj situacioj kaj cirkonstancoj ofte necesigas ŝanĝiĝantan problemsolvadon.

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Łukasz Żebrowski