Organizado de eventoj

En ĉi tiu paĝo ni disponigas diversajn materialojn rilatajn al organizado de eventoj. Troveblas ĉi tie nova kompleta tasklistaro, multe malpli nova, sed daŭre sufiĉe aktuala manlibro, trejnamterialoj de TEJO-seminario kaj pluraj ekzemplaj dokumentoj de eventoj okazintaj en lastaj jaroj. Ni esperas, ke tiu kolekto (kiu estos regule riĉigata) helpos al vi en organizado de via aranĝo.

Superrigardo de taskoj por eventoj

Superrigardo de taskoj por eventoj” estas kolekto de tasklistoj por ĉiuj membroj de la organiza teamo. Ĝia celo estas helpi al malpli spertaj aktivuloj kompreni la tutan procedon de organizado kaj gvidi ilin tra la taskoj, kiuj estas farendaj en certa tempo antaŭ, dum kaj post la evento. La projekto helpas en strukturigo de la teamo, ĉar ĝi proponas konkretan, elprovitan skemon de teamo, kiun oni povas konformigi al la kondiĉoj; kaj helpas ankaŭ al la ĉeforganizanto kiu pli facile povos superrigardi la plenumadon de la taskoj. La „Superrigardo” estis kreita de Tina Tišljar, Rolf Fantom kaj Łukasz Żebrowski, kun la kontribuoj de organizantoj de kelkaj Esperanto-aranĝoj.

Pli pri la projekto eblas legi ĉe:

La „Superrigardon” eblas elŝuti de ĉi tie: Superrigardo de taskoj por eventoj. Se vi havas demandojn, komentojn aŭ rimarkojn pri ĉi tiu projekto, ne hezitu kontakti la aŭtorojn ĉe tina@tejo.org kaj lukasz@tejo.org.

Kiel organizi Internacian Junularan Kongreson kaj aliajn Esperanto-renkontiĝojn?

La plej malnova en nia kolekto de helpmaterialoj estas la manlibro Kiel organizi Internacian Junularan Kongreson kaj aliajn Esperanto-renkontiĝojn?. Temas pri broŝuro kreita de Thomas Bormann kaj Jan Koszmaluk dum TEJO-Seminario en Kazimierz Dolny, Pollando en 1984, surbaze de la unua eldono Kiel organizi IJK-n? de Humphrey Tonkin kaj Ulla Luin. Malgraŭ ĝia malnoveco, grandparte ĝi plu estas aktuala, tial ĝi estis laste tekstformate ciferecigita fare de grupo de volontuloj sub la gvido de Tina Tišljar.

Elŝuteblas:

  • versio de 2013 (0,5 MB) – tekstformate ciferecigita, do ankaŭ facile serĉebla, presebla ktp.
  • versio de 1984 (5 MB) – bildformate skanita originalo

Materialoj de seminarioj

La organizado de aranĝoj estis temo de TEJO-Seminario okazinta dum la Junulara E-Semajno. El publikigitaj materialoj de tiu seminario haveblas interalie:

Por vidi kompleton de materialoj el ĉi tiu seminario iru al koncerna paĝo en TEJO-vikio. Pri la seminario ĉefrespondecis Nico Huurman, sed kompreneble kaze de demandoj, vi povas kontakti ankaŭ unuopajn prelegantojn.

Ekzemplaj dokumentoj

La aron de helpiloj por organizantoj kompletigas diversaj ekzemplaj dokumentoj, kiel kompletaj programoj, informiloj, kongresaj libroj kaj simile. Ili ĉiuj venas de diversaj, ĉefe junularaj aranĝoj okazintaj en la lastaj jaroj. Ne ĉiuj el ili estas la plej finaj versioj de tiuj dokumentoj, do ne miru, se ie vi trovos iujn dumlaborajn komentojn. Kompreneble ili ankaŭ ne nepre ĉiam estas bonaj ekzemploj, do necesas kritike trarigardi la enhavon kaj elekti la plej bonajn ekzemplojn de ĉiuj el ili. Ĉi tiun kolekton ni certe ankoraŭ riĉigos kaj regule aktualigos, do venu ĉi tie de tempo al tempo por kontroli, ĉu vi havas la plej aktualajn kompilojn. Se vi ŝatus kontribui al la kolekto, kontaktiĝu kun Łukasz Żebrowski kiu prizorgas ĝin. Ne hezitu mesaĝi ankaŭ se vi aparte ŝatas iun el la dokumentoj kaj volus baziĝi sur ĝi, ĉar foje ni havs ankaŭ redakteblajn versiojn de la dokumentoj, kiuj en la kolekto estas en PDF, aŭ almenaŭ povas provi kontaktigi vin kun la aŭtoroj.

Elŝuteblas jenaj kolektoj de aranĝaj dokumentoj:

  • informilo (kompilo 2013-07-18, 8 MB) – temas pri informiloj dissendataj al la partoprenantoj nelonge antaŭ la evento, tradicie nomataj ankaŭ „dua informilo”
  • kongresa libro (kompilo 2013-07-14, 96 MB) – temas pri libretoj, broŝuroj ktp. disdonataj al la partoprenantoj komence de la evento (kutime dum akceptado)
  • programo (kompilo 2013-07-14, 5 MB) – jen sufiĉe varia kolekto de programoj kreataj per diversaj manieroj: en Excel, en Word (tekste aŭ entabele), per google-kalendaro – trarigardu ilin kaj elektu la plej komfortan por vi! (prefer konatiĝu ankaŭ kun ĉi-temaj trejnmaterialoj pli supre de ĉi tiu paĝo)