Kurso por novaj komitatanoj

La jena kurso devos sperti ĝisdatigon.

Kara komitatano de TEJO!

Tiu ĉi 7-era reta trejnado havas la celon helpi vin pli bone orientiĝi en via nova posteno kiel komitatano A aŭ B de TEJO, por helpi vin kompreni viajn taskojn, rajtojn kaj devojn. Ĝi estas nove kunmetita trejnado por vi, do se vi havas ajnan komenton, demandon, konsilon, skribu ĝin al trejnado@tejo.org por helpi plibonigi la trejnadon kaj la trejniĝadsperton de la aliaj komitatanoj.

Kiel membro de la Komitato, vi estas parto de la motoro de nia organizo. Viaj kunkomitatanoj kaj vi decidas pri la labor-direkto de TEJO kaj kiom aktiva TEJO estu.

  1. Kio estas la komitato?
  2. Komitatano A/B – reprezentanto de TEJO ĉe LS/FS/membroj
  3. Komitatano A/B – reprezentanto de LS/FS/membroj ĉe TEJO
  4. Taskoj de la Komitato 1
  5. Taskoj de la Komitato 2
  6. Komitatkunvenoj
  7. Kiel la komitatanoj estas elektitaj?

Se vi preferas tralegi ĉiujn informojn rapide, kaj ne erigite (kiel estas en la trejnado), jen la taŭgaj retpaĝoj por vi: klaku por ekscii la taskojn de la komitato kaj kiel komitatanoj estas elektitaj. Disponeblas ankaŭ mallonga versio de tiu ĉi trejnado.

Foto: Reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo

La trejnadon kreis Veronika Poór kun la helpo de Łukasz Żebrowski.