Novaj komitatanoj – parto 2

Komitatano A/B – reprezentanto de TEJO ĉe LS/FS/membroj

Kiel reprezentanto de TEJO ĉe LS/FS/membroj viaj devoj estas:

  1. porti al via landa aŭ faka sekcio la proponojn kaj la novaĵojn de TEJO (zorgi ke ili estu informitaj: retpaĝe, dissendliste, retmesaĝe ktp.) (A)
  2. porti al individuaj membroj la proponojn kaj la novaĵojn de TEJO (B)
  3. strebi ke ili estu engaĝitaj en la agado de TEJO

Kiel tion realigi?

1. Porti al via landa aŭ faka sekcio la proponojn kaj la novaĵojn de TEJO (zorgi ke ili estu informitaj: retpaĝe, dissendliste, retmesaĝe ktp.) (A)

  • la novaĵojn pri TEJO vi ekhavos de la:
  • estas via tasko elekti el ili la rilatajn kaj gravajn informojn por la membroj de via LS/FS, kaj informi ilin – tiu tasko estas ege grava kaj por TEJO kaj por via LS/FS, regule plenumante ĝin vi povas multe helpi al la efika agado
  • se vi ne scias kiel atingi viajn membrojn, depende de viaj cirkonstancoj kreu kaj reklamu vian retliston, poŝtelefonan grupon aŭ simile (se vi daŭre havas problemojn, skribu al landa.agado@tejo.org kaj merkatiko@tejo.org por ricevi helpon kaj konsilon)

2. Porti al individuaj membroj la proponojn kaj la novaĵojn de TEJO (B)

  • la novaĵojn pri TEJO vi ekhavos ĉe la:
  • estas via tasko elekti el ili la rilatajn kaj gravajn informojn por la individuaj membroj de TEJO
  • por atingi la individuajn membrojn de TEJO, vi povas ajnmomente peti al info@tejo.org dissendi mesaĝon (indas tion kopii al la aliaj komitatanoj B – por ke vi ne faru dufoje la laboron)

3. Strebi ke viaj reprezentitoj estu engaĝitaj en la agado de TEJO

  • respondu al iliaj demandoj, se ili havas zorgojn, plusendu ilin al la respondeca estrarano
  • petu ilin sendante iliajn ideojn, anekdotojn, rakontojn, konsilojn al info@tejo.org pliutiligi la konsilpaĝon: tejo.org/ls-taskdividoj
  • informu viajn reprezentitojn pri la ebloj engaĝiĝi en TEJO
  • varbu pri la atingoj, sukcesoj de TEJO
  • helpu krei kaj flegi pozitivan bildon pri TEJO

Kaj nun venu viaj tujaj taskoj:

  1. se vi ne jam faris, aliĝu/abonu al ĉiuj menciitaj manieroj ekhavi informojn
  2. skribu al rtnovakomitatano@tejo.org vian manieron informi viajn reprezentitojn (se vi havas malcerton, demandon, skribu ankaŭ tion) – kaj responde vi ricevos la sekvan eron de la trejnado
  3. Por komitatanoj A: raportu pri komparo inter tejo.org/ls-taskdividoj kaj kio efektive okazas en via LS/FS
  4. Elektebla tasko: skribu 3 ideojn al rtnovakomitatano@tejo.org pri kiel eblas pli bone engaĝigi viajn reprezentitojn en la agado de TEJO

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo