Novaj komitatanoj – parto 1

Kio estas la Komitato?

La Komitato estas la supera decida organo de TEJO. Ĝi kunvenas kutime dum Internacia Junulara Kongreso en julio/aŭgusto, kaj eble ankoraŭ unufoje ĉirkaŭ la jarŝanĝo. Inter la kunvenoj la Komitato diskutas per diskutlisto. Se vi ne jam estas aldonita al ĝi aŭ vi ne certas pri via membreco en la diskutlisto, skribu al la Ĝenerala Sekretario de TEJO ĉe la retadreso gxen-sek@tejo.org. Tiun adreson memoru bone, ĉar la persono respondeca pri vi en la estraro de TEJO estas la ĉiama Ĝenerala Sekretario de TEJO.

Unue ni rigardos viajn taskojn grupigite kiel aktivulo de TEJO, kiel reprezentanto de TEJO ĉe LS/FS/membroj kaj kiel reprezentanto de LS/FS/membroj ĉe TEJO. Poste ni trarigardos la taskojn de la Komitato. Do, ni komencu per viaj taskoj kiel aktivulo de TEJO.

Kiel aktivulo de TEJO viaj taskoj estas:

  1. proponi kaj decidi ĝeneralan direkton de TEJO (partoprenante en diskutoj kaj voĉdonoj, laŭeble en kunsidoj),
  2. kontroli la agadon de la estraro kaj de la unuopaj estraranoj,
  3. aktive partopreni en almenaŭ unu laborgrupo de TEJO,
  4. plenumi taskojn, kiujn la Komitato donas al si mem.

1. Proponi kaj decidi ĝeneralan direkton de TEJO (partoprenante en diskutoj kaj voĉdonoj, laŭeble en kunsidoj)

Ekzemple en 2013 por krei la laborplanon por 2013-2014 estis pluraj alvokoj ekde aprilo 2013 ĝis la pretigo de la dokumento por peti komitatanojn kontribui al la laborplano de TEJO kaj poste estis la komitato, kiu dum la Komitatkunsido modifis, akceptis la buĝeton kaj la laborplanon.

Krom dum la komitatkunsidoj, la diskutoj okazas ĉe la diskutlisto de la Komitato, kie vi pridiskutos la estontecon, kio estu grava, kion indas ŝanĝi, kiaj estu niaj idealoj, ktp.

Por plifaciligi la diskuton, vi – kiel komitatano – estas membro de reta diskutgrupo. Pere de la retpoŝta dissendolisto tejo-komitato vi atingas la tutan Komitaton kaj la komisiitojn de TEJO (kaj la aliaj komitatanoj, estraranoj kaj komisiitoj povas atingi vin) kaj tiel facile povas sekvi la diskutojn, kontribui al ili kaj eki novajn. La ĝenerala sekretario aldonis vin al la listo tuj post konfirmo de via elekto. Se vi ne certas pri tio, sendu retmesaĝon al gxen-sek@tejo.org por ricevi respondon.

Se vi, aŭ via LS/FS emas enkonduki, priparoli iun temon, faru tion en la komitata retlisto, proponu ĝin por diskuto, kaj kaze de bezono petu pri ĝi voĉdonon. La voĉdonoj daŭras almenaŭ 15 tagojn, do atentu pri tio, ke ne bezonatu pli rapida decido. (Vi povas legi pli pri la reta voĉdonado en la 5-a punkto de la Komitata Reglamento.)

2. Kontroli la agadon de la estraro kaj unuopaj estraranoj

Vi povas kontroli la agadon de la estraro kontrolante la aktualan strategian planon (2018-2020) kaj la nunan realigplanon. Se vi emas iun gratuli, helpi, pridemandi, kritiki, aprezi, vi estas bonvena skribi al la respondeca estrarano, ilian retadreson vi povas facile trovi ĉi tie: http://tejo.org/estraro aŭ al la komitata retlisto (kiun legas ankaŭ ĉiuj estraranoj de TEJO).

Memoru, ke vi estas ano de la supera organo de TEJO, la estraro estas la plenumorgano, ili havas la taskon plenumi, kion vi decidis. Se vi estas malkontenta pri la plenumo, aŭ pri la informfluoj, estas via rajto kaj devo atentigi la estraron pri siaj labor- kaj informmanko.

3. Aktive partopreni en almenaŭ unu komisiono de TEJO

TEJO havas plurajn komisionojn, gvidatajn de komisiitoj kaj estraranoj. Ili estas oficialaj laborgrupoj pri diversaj temoj (legu pli ĉe: http://tejo.org/eo/komisionoj). Kiel komitatano, estas via devo partopreni en almenaŭ unu el la komisionoj de TEJO. Aldone, bonvolu instigi viajn membrojn kaj konatulojn aktivi en la komisionoj – kune aktivante ni ne nur helpas la antaŭeniradon de la movado, sed ankaŭ povas vivi internacian Esperantion. Se vi ŝatus aktivi internacie por TEJO en laborgrupo, komisiono, sed laŭ vi mankas komisiono pri specifa temo, skribu tion al la komitata retlisto.

4. Plenumi taskojn, kiujn la Komitato donas al si mem

Tio okazis ekzemple dum la Komitatkunsido en Gdansko en 2011, kiam la komitato akceptis la jenan taskon por si mem. “La Komitato de TEJO, kunveninta en Gdansko la 30-an de decembro 2011, taskas al ĉiu unuopa komitatano de TEJO serĉi en sia medio taŭgajn kunlaborantojn por Pasporta Servo kaj raporti pri la rezultoj de tiu serĉado en la januara komitata cirkulero.” Por akcepti taskon, komitatano devas ĝin proponi, kaj la Komitato devas ĝin akcepti.

Kaj nun venu viaj taskoj:

  1. Elektu en kiu komisiono(j) vi ŝatus aktivi!
  2. Trovu en la aktuala strategia plano (2018-2020) kaj la nuna realigplano la parton kiu rilatas al la laborkampo de la de vi elektita komisiono
  3. Se vi daŭre ŝatus en tiu komisiono aktivi, skribu al la gvidanto de tiu komisiono, kopie al rtnovakomitatano@tejo.org kaj vi ricevos la sekvan eron de la trejnado – se ne, reiru al punkto 1 de la taskoj 🙂

EnhavtabeloSekva parto

Foto: Reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo