Gvidlinioj pri kiel delegi taskojn

Ĉu vi havas tro da taskoj por vi? Ĉu vi sentas ke “ĉion mi devas fari!” – sciu, ke certe vi ne estas sola kun via problemo. Tial ekzistas tiu ĉi gvidlinio, por helpi vin pli taŭge delegi taskojn.

Kial la nuna problemo okazas?

Baza supozo: homoj estas afablaj kaj helpemaj. Do, kial ili ne helpas vin?

Eble, ĉar ili ne povas – tio estas la plej malofta kazo, sed ja okazas.

Pli ofte, ĉar ili:

  • ne scias ke vi bezonas helpon
  • ne komprenas ekzakte kian helpon vi bezonas
  • ne certas, ĉu ili havas la taŭgajn lertojn por povi helpi
  • ne havas sufiĉe da informoj por helpi vin

Do, unua konsilo estas: komuniku vian bezonon! Por komuniki, indas scii, al kiu komuniki, kaj kion.

Kiun peti?

La respondo tre dependas de la situacio. Ekzemple, se vi ne certe bezonas helpon, sed kaze ke jes, vi ŝatus ke tiu estu longdaŭra aganto, indas indiki al granda publiko, ke vi volas volontulon longdaŭre – se iu tie sinproponas, tiu certe estas tre agadema, zorgu pri tiu bone. Se vi tuj bezonas certan helpon, konsideru:

  • la spertecon, aŭtonomecon de la persono (de tio dependas kiom da tempo vi devas elspezi por trejni tiun)
  • la interesiĝon de la persono
  • la tempdisponeblon de la persono
  • la fidindecon de la persono

Kion komuniki?

Tre gravas komuniki:

  • la bezonon, la celon, ekzemple: “mi havas tiun limdaton kaj mi ne kapablas liveri ĝustatempe, ĉu vi povas skribi tiun parton (kun difino) anstataŭ mi ĝis la limdato,”
    • estu honesta!
  • la montron ke estas en ordo, se la persono ne povas, do ekzemple fine aldonu “aŭ ne eblas por vi? (tiukaze ne zorgu, mi solvos alimaniere) ”
    • gravas ke ne nur montru ke vi ne devigas la alian, ankaŭ sentu tiel, ni ĉiuj estas volontuloj, kaj eble al vi ŝajnas, ke la alia havas sufiĉe da tempo – tamen, tio estas la scio kaj la decido de la alia
    • tiel vi ankaŭ evitas ke la alia jesu pro afableco, aŭ pro la neeblo nei, kaj tio kaŭzu fine pli grandan problemon, ol kaze de neo la serĉo de alia persono

Kiel agi post la akcepto, dum la taskfarado?

Jen refoje malfacilas doni ekzaktan konsilon, ja gravas teni kontakton, sed kian, tio ege dependas de persono al persono. Aliflanke kio ege gravas estas atenti pri la informfluo (ja verŝajne vi restos la kontaktpersono por aliaj pri la laboro, do al vi oni komunikos informojn, kiuj devus alveni al la alia) pri la eraroj, kiujn ankaŭ klarigu laŭeble tuj – aliflanke memoru, ke “ne fari laŭ via gusto” ne nepre estas eraro.

Kiel agi kiam la tasko estas finita?

Tre gravas la danko al la persono, kiu faris la taskon anstataŭ vi – ne nur rekte al la persono, sed ankaŭ kiam vi prezentas la laboron, memoru mencii kaj danki vian helpinton!
Tiu ĉi gvidlinio estas plibonigata laŭ la envenantaj konsiloj, rekomendoj, laŭdoj – skribu la viajn al hr@tejo.org!

Verkita de Veronika Poór kun konsiloj de Sara Spanò