Modeloj de statuto aŭ regularo por sekcioj de TEJO

Krei novan organizon estas ofte defia afero kiu devigas tuj je la komenco dediĉi multan tempon al foje ne tiom interesaj aferoj, kiel ekzemple kreado de dokumento pri la funkciado de la organizo. Por faciligi tion TEJO pretigis modelojn de statuto aŭ regularo, kiujn oni povas facile apliki en nove kreata organizo.

Por kiu estas la dokumentoj?

La dokumentoj estis kreitaj pensante pri novaj Landaj kaj Fakaj Sekcioj de TEJO. Landaj Sekcioj estas organizoj, kiuj kunigas tra sia lando junajn uzantojn de Esperanto, dum Fakaj Sekcioj kunigas tra la mondo junajn uzantojn de Esperanto, kiuj interesiĝas pri la koncerna fako. Se vi kreantas organizon de unu el tiuj du specoj, simple komencu de koncerna ŝablono. Ankaŭ se vi kreas alispecan organizon vi povas utiligi ĉi tiujn dokumentojn. Tiakaze konatiĝu kun ambaŭ kaj pripensu de kiu pli taŭgas por komenci.

Kiel utiligi la dokumentojn?

Unue malfermu koncernan modelon (por Landa aŭ por Faka Sekcio) kaj faru kopion de la dokumento. Por faciligi vian laboron kun la ŝablonoj, en la dokumentoj mem estas iom da rimarkoj (markitaj grize). Tiujn kompreneble bonvolu forigi, kiam ili ne plu estas necesaj.

La ŝablonoj estas ekzemplaj dokumentoj, do en ili efektive absolute ĉio estas ŝanĝebla. Se vi ne volas tro okupiĝi pri la statuto aŭ regularo (plej ofte statuon havas memstara asocio, dum regularon organizo, kiu estas parto de iu pli granda asocio), vi povas plenigi la ŝablonon per kelkaj informoj (tiuj markitaj flave en la dokumento). Se vi emas sanĝi pli, vi ja povas. Vi eĉ povas verki entute novan statuton aŭ regularon kaj per ĉi tiu modelo nur inspiriĝi. Ĉi tiuj ŝablonoj ne estas devigaj por Landaj/Fakaj sekcioj de TEJO, sed estas nur faciligoj el kiuj ĉiu oni povas preni tiom kiom oni volas. Striktajn regulojn por Landaj/Fakaj Sekcioj de TEJO vi povas trovi en 3-a ĉapitro de la Statuto de TEJO. Informojn pri tio kiel iĝi sekcio de TEJO vi povas trovi en la paĝo Kiel iĝi sekcio de TEJO.

Kiel plenigi la parton pri celoj de la organizo?

Celoj estas kerne grava parto de la regularo aŭ statuto. La celoj difinas la tuton de la agado de la organizo. Ĉio, kion vi faros estonte en via organizo devos servi al ĝiaj celoj. Bonvolu do ne heziti dediĉi multan tempon al ilia difino. Ni pretigis por vi kompilon pri celoj de Landaj kaj Fakaj Skcioj de TEJO. Prenu ĉi tiun dokumenton kiel inspieron kaj ene de via organizo vortumu taŭgajn celojn.

La dokumentoj

Jen ĉi-supre menciitaj dokumentoj:

Historio de la dokumentoj

La unua versio de la Ekzempla Regularo de Faka Sekcio de TEJO estis kreita en 2014 fare de Paweł Fischer-Kotowski (tiam Ĝenerala Sekretario de TEJO) en kunlaboro kun tiama Estraro de TEJO. En la jaro 2017 Łukasz Żebrowski (tiam oficisto de TEJO pri Landa Agado) en kunlaboro kun tiama Estraro de TEJO aktualigis kaj ampleksigis la dokumenton por Fakaj Sekcioj, kreis la dokumenton por la Landaj Sekcioj kaj dokumenton pri la celoj.

Ni esperas, ke ĉi tiuj ekzemplaj dokumentoj helpos al vi krei statuton aŭ regularon por via organizo. Se vi havus iujn dubojn aŭ demandojn skribu en la ĉi-suba komentejo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *