Novaj komitatanoj – parto 4

Taskoj de la Komitato 1

Kiel komitatano, vi ankaŭ respondecas pri ke la komitato plenumu la taskojn de la Komitato. Tiu ĉi kaj la sekva trejnadero helpos vin orientiĝi pri tiuj, pri kiuj ni ĝis nun ne parolis.

La komitato estas la supera instanco de la organizo. Ĝi:

  1. difinas la ĝeneralan agadon de la organizo
  2. elektas estraranojn kaj rajtas eksigi ilin
  3. decidas pri la agado de la estraro
  4. aprobas la buĝeton kaj ekzamenas la financojn de la organizo
  5. decidas pri akcepto kaj eksigo de Landaj kaj Fakaj Sekcioj
  6. decidas pri akcepto kaj eksigo de honoraj prezidantoj kaj de honoraj membroj
  7. decidas pri eksigo de patronoj
  8. decidas pri reglamentoj
  9. decidas pri aliaj aferoj ne rezervitaj al aliaj organoj aŭ instancoj

La Komitato ankaŭ povas decidi pri ĉiuj aferoj, pri kiuj kompetentas la Estraro aŭ unuopa estrarano; komitata decido tiam nuligas kontraŭan estraran aŭ estraranan decidon.

La punktojn 1 kaj 3 ni jam kovris en la antaŭaj partoj. Se vi ne sentas vin komforte pri ili, aŭ pri kiel plenumi ilin, vi estas bonvena skribi al rtnovakomitatano@tejo.org.

2. Elektas estraranojn kaj rajtas eksigi ilin

  • la elekta komisiono ricevas la kandidatiĝojn de la estraranoj kaj pretigas ilin por la komitatkunsido, kie la Komitato elektas la estraranojn
  • aldone, kelkfoje okazas ke dum la mandato de la estraro estas ŝanĝo, tiam la Komitato povas alelekti estraranon dum la komitatkunsido
  • la Komitato ankaŭ rajtas kaj povas eksigi estraranon

4. Aprobas la buĝeton kaj ekzamenas la financojn de la organizo

  • dum la komitatkunveno
    • la buĝeton verkas la kasisto de TEJO, sendas ĝin almenaŭ 30 tagojn antaŭ la komenco de la komitatkunveno al la komitatanoj
    • poste dum la komitatkunveno la Komitato diskutas ĝin kaj laŭbezone ŝanĝas ĝin kaj aprobas ĝin
  • iam ajn
    • la komitatanoj, samkiel la Komitato rajtas ĉiam ajn peti la aktualan financan situacion de la organizo por povi ekzameni la financojn de la organizo – tion vi petu de la kasisto de TEJO ĉe kasisto@tejo.org

5. Decidas pri akcepto kaj eksigo de Landaj kaj Fakaj Sekcioj

  • la akcepto de novaj Landaj kaj Fakaj Sekcioj funkcias jene
    • la estrarano de TEJO pri Landa/Faka Agado, kiam tion taksas taŭge, proponas novan landan/fakan sekcion por aliĝi al TEJO
    • la estrarano de TEJO pri Landa/Faka Agado alvokas por krei komisionon por esplori la statuton de la nova LS/FS
    • la komisiono raportas al la Komitato
    • la Komitato voĉdonas pri la (mal)akcepto de la nova LS/FS
  • la eksigo de Landaj kaj Fakaj Sekcioj okazas laŭ sekreta voĉdono

6. Decidas pri akcepto kaj eksigo de honoraj prezidantoj kaj de honoraj membroj

Ĝi same funkcias kiel pri landaj kaj fakaj sekcioj.

Kaj nun venu viaj tujaj taskoj:

  1. Legu ĉi-tie la liston de komitatanoj: http://tejo.org/aktivuloj-kategorio/komitatanoj/ – se estas malĝusta informo tie, bonvolu peti korekton ĉe info@tejo.org – kopie al rtnovakomitatano@tejo.org. Trovu la buĝeton de TEJO kaj tralegu ĝin – ĉu laŭ vi indus pri io elspezi pli aŭ malpli? ĉu vi komprenas ĝin? Skribu vian opinion/demandojn al kasisto@tejo.org kaj kopie al rtnovakomitatano@tejo.org.
  2. Kiuj estas la Landaj kaj Fakaj Sekcioj de TEJO? Sendu la respondon al rtnovakomitatano@tejo.org.

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Reta fotaro de Pola Esperanto-Junularo