Teamoj – parto 12

Solvado de konfliktoj

Teamoj konsistas el homoj. Kaj homoj neniam estas perfektaj. Do, meti ĉi ĉiujn homojn havantajn malsamajn trajtojn, kulturojn, emociojn, pensmanierojn ktp. kaj peti ilin kune labori kiel teamo, estas kiel peti konflikton 😉 En unu maniero aŭ alia, teama kunlaborado povas enkonduki en konfliktojn. Konfliktoj povas esti kaj konstruaj aŭ detruaj por la teamo, sed tiuj detruaj povas havi tre negativan efikon sur la teamo. Ili povas detrui la teaman spiriton, la plezuron labori kune kiel teamo, la efikecon de la teama kunlaborado kaj eĉ la reputacio de la teamo al la ekstera mondo. Tial, kiam konfliktoj estiĝas, solvu ilin kiel eble plej frue.

Konstruaj kontraŭ detruaj konfliktoj

Konflikto estas konstrua, kiam ĝi:

  • Rezultigas klarigadon de gravaj problemoj
  • Rezultigas solvojn al problemoj
  • Engaĝas personojn al resolvi problemojn gravajn por si
  • Kaŭzas veran, aŭtentan komunikadon
  • Helpas ellasi emociojn kaj elpeli maltrankvilon kaj streĉecon
  • Konstruas kunlaboradon inter personoj per leni pli unu pri la alia; komune solvante la konflikton
  • Helpas al individuoj disvolvi siajn komprenopovon kaj lertojn

Konflikto estas detrua, kiam ĝi:

  • Forturnas atenton de aliaj gravaj aktivaĵoj aŭ farendaĵoj
  • Subtaksas aŭ damaĝas la entuziasmon aŭ memkoncepton
  • Polarigas personojn aŭ grupojn, reduktante kunlaboradon
  • Multigas, akrigas kaj emfazas malsamecon
  • Kondukas en senzorgan kaj nocan konduton, nome al pugnobataloj kaj nedecaj nom-vokadoj

Unue necesas kompreni, ĉu temas pri konstruaj aŭ detruaj konfliktoj. Konstruaj konfliktoj devas esti lasitaj plene esprimiĝi kaj solviĝi, por ke ilia nesolvo ne kreu poste detruan konflikton. Konstruaj konfliktoj plej ofte aperas en la komenca fazo de la kunlaboro. Kio estas tre grava, ke la gvidanto devas certigi, ke ĉiuj teamanoj komprenas ke temas pri pozitiva konflikto, pri antaŭeniga afero, kaj tiu teamano, kiu komencis la konflikton ne estos “punita” aŭ ne ricevos malbonan trakton pro la mencio de la konflikto, sed ĉiuj komprenas ke estas entute tre utila, kio okazis, kaj en similaj okazoj ili mem ankaŭ kuraĝu esprimi problemojn. Tion la gvidanto povas certigi menciante ekzemple:

  1. kia problemo povus okazi poste, se la konflikto ne estintus nun traktita
  2. kion oni lernis de la konflikto
  3. kiel pliboniĝis la teamo pro la konflikto

Negativaj konfliktoj bezonas tujan intervenon de la gvidanto. Indas unue interveni por havi pli da tempo, kaj poste en tiu tempo solvi la problemon. Por solvi, indas uzi la regulojn de neperforta komunikado (kopie de Vikipedio) :

La kvar paŝoj sur kiuj baziĝas Npk rezumeblas sub la punktoj: observado, sento, bezono kaj peto:

  1. Observado de konkreta agado aŭ neagado estas priskribita, sen enmiksado de taksado aŭ interpretado. Eblas tamen, ke eĉ sentaksada rimarko estas aŭdita kiel kritiko. La komunikadpartnero parafrazu la aŭditaĵon (aktiva aŭskultado).
  2. La persona sento, kiu rilatas al la observado, estas esprimita.
  3. La bezono kaŭzinta la senton estas esprimita. Tio ofte ne videblas unuavide. Ĉefe ĉe negativaj sentoj gravas kompreni la fonajn proprajn bezonojn por reagi empatie al la partnero.
  4. Formuliĝas fine peto pri konkreta agado. Necesas distingi inter petoj kaj deziroj. Petoj rilatas al agadoj en la estanteco, deziroj al eventoj en la estonteco. Ĉar empatio rilatas nur al estanteco, taŭgas nur petoj realigeblaj en la estanteco.

Aldone, por bone intertrakti kaj trovi gajni-gajni solvon laŭeble en ĉiuj cirkonstancoj, bonvolu legi eron de la rettrejnado pri intertraktado, ankaŭ disponigita kiel reta trejnado de TEJO (se vi interesiĝas pri la tuta trejnado, ĝi estas ĉi tie).

Por legi pli pri la temo legu ĉi tie.

Tasko 12

Sendu vian respondon al rtteamo@tejo.org!

  1. Ĉu vi jam havis konflikton en via teamo? Ĉu ĝi estis pozitiva aŭ negativa konflikto? Kio estis la solvo?
  2. Kiun konsilon el la supraj konsiloj vi taksas plej utilaj?
  3. Klopodu serĉi en via gepatra lingvo konsilojn pri tempmanaĝado! Ĉu vi trovis iun utilan? Sendu ĝin al rtteamo@tejo.org, por ke aliaj povu ĝin uzi por si mem!

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Łukasz Żebrowski