Teamoj – parto 3

Agado – projekto

En tiu ĉi ero ni pensos pri via organizo, pri la organizado de la laboro en ĝi, por antaŭenigi vian celon.

Unue, ni rigardu la taskojn, kiujn vi menciis. Komparu vian liston kun nia listo de taskdividoj por landaj sekcioj. Ĉu vi skribis taskon kiu ne estas ĉe la retpaĝo de TEJO? Skribu al info@tejo.org kaj al landa.agado@tejo.org por ke ili estu aldonitaj. Ĉu estas tie taskoj, kiuj ne troviĝas en via taskolisto, sed vi faras? Simple kompletigu ĝin kaj sendu la liston al rtteamo@tejo.org!

Por havi sanan organizon longdaŭran, indas kompreni la malsimilecon inter agadoj kaj projektoj, kaj iliajn malsimilajn signifojn por la organizo.

Kio estas la malsimileco inter agado kaj projekto?

Agado estas io, kio ripetiĝas, kiu ne havas riskon pri la plenumo, kiu estas parto de la rutino. (ekzemple kunsidoj, lingvokursoj, kunvenoj)

Projekto estas unika kaj riska. Povas okazi ke ĝi ne bone sukcesos.

Agadoj estas ĉefe utilaj por vivteni la organizon kaj projektoj estas gravaj por antaŭenigi la organizon. Tial estas tre grave trovi la balancon inter agadoj kaj projektoj.

Tasko 3a

Marku ĉe la de vi listigitaj taskoj ĉu ili estas agadoj aŭ projektoj. Sendu viajn respondojn al rtteamo@tejo.org!

Kion fari se la agadoj prenas ĉiujn fortojn de la organizo?

Projektoj estas bezonataj por antaŭenigi iun ajn organizon. Tial, se la agadoj elĉerpigas la fortojn de la teamo, bezonatas tranĉi ĉe la agadoj. Tio estas malfacila tasko, kaj tre gravas bone komuniki, ke ĝi estas farita por havi lokon por novaj projektoj, por eviti la senton ke la grupo mortas – tute ne, ĝi renaskiĝas! Kiel decidi kiujn agadojn tranĉi? Kompreneble laŭ la analizo de perdoj/gajnoj:

  • ĉu ĉesigante la agadon liberiĝus fortoj por nova projekto?
    • pensu al ke por homoj diversaj aferoj gravas, ekz. eble la persono kiu tiom bone gvidis la agadon ne tiom emus gvidi la projekton
  • kion perdus la grupo ĉesigante la agadon? ĉu indas la investon?
    • tradicion?
    • oficialan rekonon?
    • eblon por renoviĝi?
    • reputacion?

Tasko 3b

Pripensu ĉu la agadoj kaj projektoj utilas al la organizo, aŭ ne? Se utilas, por kio ili utilas? (ekzemple por gajni novajn aktivulojn, por efikigi la agadon?) Sendu viajn respondojn al rtteamo@tejo.org!

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Łukasz Żebrowski