Teamoj – parto 4

Komuna bazo de la grupo

En la antaŭa ero vi verŝajne spertis ke diversaj teamanoj havas diversajn prioritatojn, interesojn. Gratulojn, se vi sukcesis havi interkonsenton kaj trovi balancon! Nun venas eĉ pli malfacila tasko. Tiu ĉi trejnadero servos por via grupo por certigi ke vi havas komunajn bazojn, ke vi kredas je similaj aferoj je la bazo. Kio okazas se ĝi ne bone funkcias? Se vi ne povas interkonsenti pri mondpercepto?

Ofte okazas, ke homoj ne interkonsentas pri supraĵaj aferoj kaj elspezas multe da tempo debatante, ĉar ilia baza mondpercepto malsimilas. Se vi ne povas interkonsenti pri iu vortumo, kiu ne devas esti preciza, sed tamen akceptita de ĉiuj, eble estas pli bona ideo se vi kreas du aŭ pliajn grupojn, kies anoj ja havas similan mondpercepton kaj povas vortumi mondpercepton akcepteblan por ĉiuj anoj. Estas malfacila elekto, kaj preferindas trovi akcepteblan komunan vortumon, sed se ne eblas, pli bonas komence en paco disiĝi kaj poste kiam eblas kunlabori, ol post kelkjara kverelo kaj nenionatingo en malbona etoso disiĝi kaj tial neniam plu povi kunlabori.

Do, por eltrovi kiuj estas la vizioj viaj, bonvolu fari grupe la sekvajn ekzercojn:

Tasko 4a

Trovu la Vizion: la vizio skizas la idealigitan mondpercepton, la mondon al kiu vi laboras, ne estas nuno, temas pri la estonteco

  • Grupvizio signifas kion ni imagas, kie ni estos estontece, al kio ni laboras kune
  • Mondvizio signifas je kiu idealigita mondo ni kredas

La praktika tasko:

  • la gvidanto petu la teamanojn skizi iliajn mondviziojn kaj grupviziojn (por la organizo) [donu por tio 10-15 min]
  • poste skribu la diversajn tipojn de mondvizioj, kaj klopodu fari interkonsenton, interkonsentan vortumon, kiun ĉiuj povas akcepti
    • verŝajne bezonatos multe da kreemo, takto kaj sentemo por tion fari
    • se ne eblas akcepti komunan mondvizion, tio ne estas tro granda problemo, tamen indikas eblajn problemojn, plej gravas la grupvizio
  • poste skribu la diversajn tipojn de grupvizioj, kaj klopodu fari interkonsenton, interkonsentan vortumon, kiun ĉiuj povas akcepti
    • verŝajne bezonatos multe da kreemo, takto kaj sentemo por tion fari
    • povas esti ke oni kreas kelkajn fakojn ene de la loka grupo por solvi, tiel ke ĉiuj povu resti ene de la grupo sen debati

Tasko 4b

Trovu la Mision de la grupo kaj la grupanoj: la misio signifas kion vi faras (ĝenerale, ne detale), kio estas via tasko en la mondo; unu frazo.

La praktika tasko:

  • la gvidanto petu la grupanojn skizi siajn misiojn [5 min] – tio estas ankaŭ tre helpa informo kiam venos la taskdivido en la grupo
  • poste la gvidanto petu la grupanojn pensi pri kio estas la misio de la loka grupo, kaj klopodu fari interkonsenton, interkonsentan vortumon, kiun ĉiuj povas akcepti
    • verŝajne bezonatos multe da kreemo, takto kaj sentemo por tion fari

Tasko 4c

Trovu la valorojn de la grupo: Valoroj signifas: kial vi sentas ke vi kaj la klubo elstaras, pri kio vi fieras: ekzemple akceptemo, internacieco, malfermiteco (klopodu havi maksimume 5)

La praktika tasko:

  • la gvidanto petu la grupanojn skizi siajn valorojn [5 min] – tio estas ankaŭ tre helpa informo kiam venos la taskdivido en la grupo
  • poste la gvidanto petu la grupanojn pensi pri kiuj estas la valoroj de la loka grupo (klopodu havi maksimume 5), kaj klopodu fari interkonsenton, interkonsentan vortumon, kiun ĉiuj povas akcepti
    • verŝajne bezonatos multe da kreemo, takto kaj sentemo por tion fari

Sendu viajn interkonsentitajn viziojn, misiojn kaj valorojn al rtteamo@tejo.org! Se vi havas apartajn komentojn, ili ankaŭ bonvenas!

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Łukasz Żebrowski