Negocado – parto 12

Kaj nun… praktiku kaj plifortigu viajn konojn!

Kaj jen… ni alvenis al la lasta ero de nia rettrejnado pri negocado!

Ĝi estis elpensita por pliprofundigi viajn konojn kaj por doni al vi la eblecon aktive konsciiĝi pri viaj jam posedataj kapabloj kaj fiksi viajn ontajn celojn por pliperfektiĝi. La celon ni planis atingigi al vi kaj per mempritaksado, per memprikonsiderado kaj per praktikaj ekzercoj, kiuj espereble permesis al vi konstrui konkretajn negocadekzemplojn, vere funkciantajn kaj utilajn por antaŭenigi vian agadon.

Ni esperas ke nun vi konas vin mem iom pli funde kaj detale, kaj ke vi tiel havu startpunkton por memkompreneble neniam ĉesi pliboniĝi: kiel vi rimarkis, certe naturaj inklinoj ja helpas, tamen ĉia kapablo povas esti lernata per daŭra trejniĝo kaj praktika ekzercado. Tion ĉiam memoru! 😉

Kiel vi povas plutrejniĝi en via ĉiutaga vivo?

La respondo sufiĉe facilas: vi jam rimarkis ke potencialaj kaj realaj negocadsituacioj ja abundas en via ordinara vivo – kaj movada kaj ekstermovada -, do ne estas malfacile renkonti tiajn situaciojn.

Tutsimple laŭeble kaptu okazojn plispertiĝi pri negocado, por apliki viajn konojn kaj por plifortigi viajn kapablojn: alfrontu eĉ la plej ŝajne sensignifajn negocadsituaciojn konscie, observante tre atente vin mem kaj vian tiaman partneron, kaj ĝenerale estu disponebla lerni el la homoj ĉirkaŭ vi novajn strategiojn kaj kapablojn. Kiam vi sentos vin preta kaj sufiĉe memfida – sed ĉiam estu prudenta! – engaĝiĝu en pli ambiciaj negocadprocezoj – kaj movade kaj ekstermovade. Certe, tio ne signifas ke vi devas tuj plonĝi tute sola en komplikajn situaciojn aŭ en nealireblajn negocadojn – memoru ke saĝeco montriĝas ankaŭ per objektiva pritaksado de situacioj kompare kun viaj fortoj kaj rimedoj; se vi bezonas helpon, nepre petu ĝin, laŭ formo de konsiloj, indikoj, sed ankaŭ de konkreta, ĉeesta subteno. Homoj kutime ĝojas helpi, ĝojigu ilin! 😉

Aliflanke, vi pli kaj pli lernu esti memstara, en konkretaj situacioj eraroj povas kaŭzi malglataĵojn kaj problemojn, certe, sed ne forgesu ke eraroj estas la plej grava atesto de via sperto kaj de la fakto ke vi agantas… do, ne timu erari, sed ĉiam strebu lerni el viaj mispaŝoj kaj koni vin mem iom pli funde post ĉiu malsukceso, por reekagadi kun pli da motiviĝo kaj optimisma sukcesemo la sekvan fojon! 😉

Antaŭ ol bondeziri al vi la plej sukcesajn negocadojn, ni volas diri al vi ke vi ĉiam povos fidi nin kaj je niaj konsiloj, dum kaj post tiu ĉi rettrejnado, kiu fakte estas nur la bazo de via onta, konkreta agado en la negocadkampo.

Due, kunpartigu viajn opiniojn, komentojn kaj impresojn pri la trejnado kaj pritaksu la diversajn flankojn de ĝi plenigante la pritaksadilon – tio estu via 12a tasko! 🙂

Sukceson en ĉiuj viaj ontaj negocadoj, kaj elkoran dankon pro via atento kaj diligenta trejniĝemo! 🙂

Antaŭa parto – Enhavtabelo