Negocado – parto 8

Emocia inteligento kaj negocado

Negocado ne interpretendas nur kiel malvarma interŝanĝo kaj marĉandado. Fakte, se vi volas efike funkciigi negocadon, vi ne povas preterlasi gravan ingrediencon: temas pri emocia inteligento.

Emocia inteligento estas la kapablo rekoni antaŭ ĉio viajn proprajn emociojn, kompreni kion ili sugestas al vi, kaj kompreni kiel viaj emocioj influas la homojn ĉirkaŭ vi. Inteligenta emocio ankaŭ koncernas vian percepton de la aliaj: kiam vi komprenos plejeble funde kion ili sentas, tio permesos al vi mastrumi rilatojn multe pli efike, kaj atingi bonajn rezultojn kiam bezonate.

Ni ĉiuj havas nian specifan personecon, malsamajn dezirojn, celojn kaj bezonojn, kaj malsamajn manierojn por elmontri niajn emociojn. Orientiĝi inter tiu ĉi “homa arbaro” postulas atentemon, aŭskultemon kaj iom da ruzeco – ĉefe se ni volas atingi ion specifan. Jen kial emocia inteligento iĝas esenca.

Efike uzi emocian inteligenton en negocado implicas kompreni la emociojn kaj la sentojn de la homoj kun kiuj vi estas negocantaj, kaj plifaciligas al vi signife influi la negocadprocezon.

Altnivelaj negocantoj kutime havas altan emocian inteligenton kaj empation kun la aliaj.

La  ĉefaj ecoj de emocia inteligento, de la usona psikologisto Daniel Goleman, estas kvin:

  • Memkonscio
  • Memmastrumkapablo
  • Motiviĝo
  • Empatio
  • Sociaj kapabloj

Bonega novaĵo: emocia inteligento povas esti lernata kaj pluevoluigata. Vi povas pritaksi vian nunan emocian inteligenton kaj identigi la strategiojn laŭ kiuj vi povas labori pri ĝi por plifortigi ĝin.

Jen kelkaj indikoj kaj praktikaj konsiloj por observi vian konduton en via ĉiutaga vivo kaj mempritaksi vian emocian inteligenton:

  • Observu kiel vi reagas kiam vi interrilatiĝas kun homoj. Ĉu vi tuj prijuĝas iun sen koni ĝisfunde la situacion? Ĉu vi uzas stereotipojn? Prikonsideru honeste vian pensmanieron kaj vian interagadon kun aliaj homoj. Provu alpreni la vidpunkton de aliuloj, kaj esti pli malferma kaj akceptema pri iliaj perspektivoj kaj bezonoj.
  • Analizu kiel vi reagas en streĉaj situacioj. Ĉu vi facile senpacienciĝas kiam okazas io neantaŭvidebla? La kapablo resti trankvila kaj memregi vin en malfacilaj situacioj estas vere altetaksebla kapablo, en ajna sektoro de via vivo. Kontrolu viajn emociojn kiam la situacio ne bone fluas.
  • Faru mempritakson. Kiuj estas viaj malfortaj flankoj? Ĉu vi akceptemas ke vi ne estas perfekta kaj ke vi povas pliboniĝi? Kuraĝu rigardi vin mem honeste – tio povas ŝanĝi vian vivon.
  • Emocia inteligento estas esenca por bone interrilati kun aliaj homoj kaj atingi viajn celojn: ĝi estas gravega por akiri la planitajn rezultojn dum negocadprocezo. Ĝi estas antaŭ ĉio memkonscio pri viaj agoj kaj sentoj – kaj pri kiel ili influas la homojn ĉirkaŭ vi. Ĝi ankaŭ signifas ke vi emas atenti la aliajn, aŭskulti iliajn dezirojn kaj sentojn, kaj ke vi kapablas per empatia sinteno identigi vin kun aliaj je pluraj niveloj. Pli bone konante la bezonojn kaj la sentojn de via partnero, vi certe pli bone kaj efike negocos.

Alia grava ingredienco por pliefikigi vian negocadon laŭ la emocia vidpunkto estas empatio, nome la kapablo alpreni la vidpunkton de la aliaj, atente aŭskulti ilin kaj iliajn bezonojn kaj dezirojn.

Jen kelkaj praktikaj konsiloj – tre utilaj ankaŭ kiel teknikoj aplikindaj dum negocado:

  • Aŭskultu tre atente vian partneron – ne temas nur pri la vortoj de li/ŝi uzataj, sed ankaŭ pri lia/ŝia voĉtono, pri la korpa lingvaĵo de li/ŝi uzata, kaj ĉefe pri la travideblaj emocioj identigeblaj dum via interkomunikado.
  • Havu kaj elmontru interesiĝon pri via partnero kaj liaj/ŝiaj interesoj kaj celoj.
  • Laŭdu la partneron laŭbezone kaj agnosku liajn/ŝiajn meritojn – sed estu objektiva kaj modera!
  • Ne interrompu vian partneron dum la interkomunikado: tio vere povas esti ĝena kaj incita!
  • Multe valorigu nevortan komunikon: foje oni vere povas kompreni kaj esprimi multe pli per esprimvizaĝoj aŭ per paŭzoj.

8-a tasko

Nun mempritaksu, donante respondon al la demandoj indikitaj dum la trejnadero, vian emocian inteligenton. Kiu estas via opinio? Ĉu vi celas plifortigi vian emocian inteligenton kiel bonan “armilon” por pliefikigi viajn negocadkapablojn? Kaj kiel vi planas tion realigi?

Sendu viajn opiniojn kaj komentojn al rtnegocado@tejo.org ! 🙂

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto