Negocado – parto 3

Kiel plani efikan negocadon?

En la antaŭa ero, ni vidis ke la fazoj de negocado estas:

  1. Planado/Preparado por alfronti kaj gvidi la negocadon
  2. Propono al via partnero pri interŝanĝo (se vi celas atingi ion, memoru ke ofte vi devas oferti ion!)
  3. Negocado
  4. Konkludo de la negocado kaj fina konsento
  5. Postaj agadoj por plisolidigi la rezultojn de la negocado (ekzemple, gardado de bonaj reciprokaj rilatoj)

Ni nun komencu per planado/preparado de via negocadagado: tiu fazo devas esti vere preciza kaj detala por plej efike atingi la plej altan celon (onidire, “tiu, kiu malsukcesas plani, planas malsukcesi”).

Kion vi bezonas por antaŭprepari efikan negocadon?

  • Difinu vian celon: kion vi celas atingi per negocado?
  • Identigu la celaron kaj la bezonojn de via partnero
  • Fokusiĝu pri la kampoj de ebla konsento inter vi kaj via partnero
  • Pretigu kompromisojn kaj alternativojn kiel kontraŭrimedojn al eblaj malkonsentaj reagoj
  • Atente balancigu cedemon kaj akiremon

Kaj nun… alvenis tempo por komenci praktiki viajn unuajn bazajn konojn!

3-a tasko

Fokusiĝu pri via E-agado kaj imagu 3 konkretajn negocadsituaciojn kiujn vi devos alfronti dum la venontaj monatoj – zorge elektu ilin, ĉar ni uzos ilin tra la trejnado, do ju pli gravaj ili estas por vi, des pli utila estos por vi la trejnado. Jen kelkaj demandoj por helpi vin konstrui viajn negocadekzemplojn:

  • Kiu estas vi?
  • Kiu estas via partnero?
  • Kiu estas via celo?
  • Kion vi ofertas al la partnero por atingi vian celon?

Vi trovos utilan helpilon por elpensi kaj plani viajn ekzemplojn ĉi tie.

Se vi jam difinis ĉion, povas veni la sekva parto de la tasko:

  • Difinu vian celon: kion vi celas atingi per negocado?
  • Identigu la celaron kaj la bezonojn de via partnero
  • Fokusiĝu pri la kampoj de ebla konsento inter vi kaj via partnero
  • Pretigu kompromisojn kaj alternativojn kiel kontraŭrimedojn al eblaj malkonsentaj reagoj
  • Atente balancigu cedemon kaj akiremon

Sendu viajn detaligitajn ekzemplojn al rtnegocado@tejo.org!

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto