Negocado – parto 6

Asertemo kaj negocado: ĉu nerealigebla rilato?

Fine de via lasta trejnadero, vi kalkulis vian indekson de Asertemo: sed kion konkrete signifas esti asertema, kaj kiun rolon asertemo ludas en la negocadprocezo?

Intuicie, ni povas pensi ke asertemaj homoj havas malbonan kaj malĝentilan konduton, kaj ke ili – sincere parolante – havas ian despotecon en sia karaktero… Ĉu ni pravas kiam ni pensas tiel?

Nepras havi klaran ideon pri tio: esti asertema ne signifas enkonduki negativan aŭ kontraŭefikan elementon en negocadon. Tute male!

Kutime, ne tiom facilas identigi vere aserteman sintenon, kaj ofte oni konfuzas ĝin kun pli detruigaj aliroj; pro tio oni devas klare distingi la konceptojn.

Esti asertema signifas klare scii kie troviĝas tiu subtila linio inter aserto kaj agreso, kaj balancigi la du elementojn. Tio signifas havi fortan memsenton kaj agnoski al si mem ke oni meritas atingi tion, kion oni volas. Kaj tio signifas batali por si mem eĉ en la plej malfacilaj situacioj.

Memoru: Asertema sinteno baziĝas sur longvida ekvilibro; Agresema sinteno baziĝas sur blinda kaptovolo. Certe asertemo estos multe pli utila por efika negocado! 🙂

Ĝenerale, asertemaj homoj:

  • Atingas “gajni-gajni solvon” pli glate – ili sukcesas vidi la valoron de sia negocadpartnero, kaj sekve sukcesas pli rapide identigi komunajn bezonojn kaj interkonsenteblecojn.
  • Estas pli efikaj problemsolvantoj – ili sentas sin enpovigitaj fari ĉion bezonatan por eltrovi la plej bonan solvon.
  • Malpli streĉiĝas dum negocado – ili konas sian personan valoron kaj sekve ili ne sentas sin minacataj aŭ persone atakataj kiam la aferoj ne iras kiel planite aŭ atendite.
  • Estas agademuloj – ili agas ĉar ili scias ke ili povas.

Se vi pensas ke tiu ĉi portreto ne respegulas vian karakteron, ne zorgu!

Kelkaj homoj estas nature pli asertemaj ol aliaj, sed asertemo povas esti lernata kaj pluevoluigata, kaj kvankam tio memkompreneble ja ne povos okazi fulmorapide, praktikante la teknikojn ĉi tie prezentitaj en via ĉiutaga vivo vi pli kaj pli plifortigos vian asertemon.

Kaj paralele kun via asertemo, ankaŭ via efikeco en negocado pliboniĝos!

La pluevoluigo de via asertemo komenciĝas je pli profunda kompreno de kia vi estas kaj de viaj fortaj flankoj; nome, ĉio komenciĝas per konstruado de la bazoj de via memfido. Asertemo helpos vin konstrui vian memfidon kaj alportos al vi multajn aliajn avantaĝojn por plibonigi viajn interrilatkapablojn ne nur por pliefiki kiel negocanto, sed por pliboniĝi en pluraj sektoroj de via vivo.

Kiam vi agadas aserteme, vi agadas korekte kaj empatie; la povo de vi uzata devenas nur de via memcerteco kaj ne de timigo aŭ altrudemo de via volo al aliaj.

Resume:

  • Pliprofundigu vian memkonon kaj strebu koni vian valoron
  • Identigu viajn bezonojn kaj volojn, kaj ne timu peti kontentigi ilin
  • Esprimu negativajn pensojn kaj sentojn en sana kaj pozitiva formo
  • Lernu diri “Ne” kiam vi bezonas tion fari. Tiu ĉi estas unu el la oraj reguloj!

Ekpraktiku jam hodiaŭ, por vidi kiel konduti aserteme permesas al vi kunlabori, plenumi taskojn, solvi problemojn kaj atingi solvojn… ĉefe en viaj negocadsituacioj, sed ne nur.

Tasko 6

Reiru al la 3 negocadsituacioj kiujn vi elpensis: ĉu vi pensas ke en iu aparta cirkonstanco via sinteno estus vere asertema? Kaj se jes, klarigu pli detale. Se ne, kiel vi planas apliki viajn ĵus akiritajn konojn por enmeti pli da asertemo en viajn venontajn negocadojn? Sendu al rtnegocado@tejo.org  viajn pensojn! 🙂

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto