Subvencipetado – parto 2

Kie ni monpetu?

Monsubvencion donas diversaj instancoj, ekzemple:

  1. tutmondaj instancoj, kiel kompanioj, interŝtataj institucioj, Esperantaj organizoj
  2. regionaj instancoj
  3. landaj, ŝtataj registaroj
  4. urboj, vilaĝoj, kvartaloj

La unuaj tri ofte havas tre reguligitan sistemon de subvencidonado, kun alvokoj kaj pritaksadsistemoj. La urboj, vilaĝoj, kvartaloj havas ofte iom malsimilan sistemon, nome tie pli gravas la persona fido, kaj tial indas partopreni iliajn kunvenojn kaj tie persone kompreni la celojn de la gvidantaro kaj poste montri kial nia agado taŭgas por ili. Tiaj kontaktoj tre utilas, ĉar ili povas esti komenco de dumlongjara kunlaboro. La nuntempe plej taŭgaj trejnadoj provizataj de TEJO por tion subteni estas la enkonduka trejnado pri eksteraj rilatoj kaj la trejnado por lokaj grupoj – skribu al trejnado@tejo.org se vi interesiĝas pri ili.

Tiu ĉi trejnado temas pri kiel verki taŭgan subvencipeton por malfermitaj alvokoj, do pri subvencipetoj de la punktoj 1-3.

Alia grava grupigo de la subvencipetoj estas ĉu la subvencio estas por funkciado aŭ por projektoj. Ekzemple la administra subvencio de TEJO estas por funkcii, la EVS-subvencio estas por projekto.

Do, jen ni alvenis al la serĉado de taŭgaj subvencioj. Estas sufiĉe peza tasko, sed indas ĝin bone fari, pensu al tio, ke malpli facile troveblajn subvenciojn ankaŭ aliaj malpli facile trovas, do verŝajne vi havos eĉ pli da ŝanco por ricevi ĝin!

Tasko 2

Serĉu laŭeblajn subvenciojn, ĉiam tuj kontrolu, ĉu vi taŭgas por la formalaj kriterioj!

  1. ekzemple: serĉu por la esprimo “subvencio por …” en via lingvo, kaj rigardu, ĉu vi trovas tiel taŭgan subvencion
  2. la diversaj organoj havas kutime retejon, ĵurnalon, kie ili publikigas la alvokojn, serĉu en ili, ekzemple en Eŭropa Unio la subtenoj por junularaj organizoj, kiuj faras internacian agadon, troveblas ĉi-tie http://ec.europa.eu/programmes/erasmus-plus/index_en.htm
  3. estas ankaŭ subvenciebloj en la Esperanta medio, trovu almenaŭ 3 eblojn (ne nepre taŭgajn por vi)
  4. trovu almenaŭ 5 subvencieblojn taŭgajn por vi aŭ via organizo, kaj decidu por kiu(j) el ili vi nun emas verki la subvencipeton
    1. taŭga signifas, ke kaj la formalaj kriterioj estas enordaj, kaj la subtenata agado taŭgas por vi

Post ĉion ĉi fari, vi povos plutrejniĝi per la sekva ŝtupo.

Antaŭa partoEnhavtabelo – Sekva parto