Subvencipetado – parto 3

Verkado 1 – Plenigu ĉiujn devigajn kampojn

Nun, je la komenco, tuj plenigu ĉiujn devigajn kampojn, kiuj ne temas pri la enhavo. Do, nomo, bankdetaloj, ktp. Aldone rigardu kiujn devigajn dokumentojn vi devas aldoni kaj pretigu ilin. Se mankas iu dokumento, tuj, nun petu ĝin. Se oni ne donas al vi, ne indas komenci la subvencipeton, ĉar poste ajnkaze oni ne akceptos ĝin – do vi laboris senkiale.

Do, refoje, tuj, nun, plenigu ĉiujn devigajn kampojn, ekhavu ĉiujn bezonatajn dokumentojn.

Nun.

Pardonojn pro la ordona stilo, sed laŭ ĉiuj niaj spertoj, tio estas la plej streĉiga parto, se oni lasas ĝin ĝis la fino – la aliaj, kiuj eble devas provizi vin kun la necesaj dokumentoj ne faris la tutan laboron, do por ili ne tiom gravas, kaj ili povas esti tre malrespektemaj al via laboro, bedaŭrinde.

En pli afabla stilo: antaŭ ol verki la subvencipeton, certigu ke la paperaĵoj enordas, ne permesu pri tio prokraston

klarigo: sen la paperaĵoj la tuta subvencipeto ne validas, kaj la paperaĵoj estas rutinaj, daŭras pli-malpli samlonge por verki ilin sendepende de la limdato, sed facile okazas fuŝoj – pli bonas pri ili konscii komence, ol fine, kaj eble maltrafi la limdaton

Tasko 3

En la demandaro skribu kiujn atestilojn, paperojn vi bezonas, kaj ĉu vi ĉiujn jam havas prete.

Antaŭa partoEnhavtabeloSekva parto