Subvencipetado – parto 4

Verkado 2 – Malneto de la enhavo

Por tiu ĉi trejnadero la konoj de http://erasmus-plus.ro/ estis uzitaj.

Kiam vi verkas la enhavan parton de via subvencipeto, estas tute normala, ke vi verkas kaj poste reverkas ĝin. Ankaŭ tial, sentu vin libera verki unue stultaĵon, kio gravas, ke vi verku!

Utilas uzi guglajn dokumentojn por verki subvencipeton, ĉar tiel vi povas kunhavigi ilin kun la aliaj.

Kion vi skribu?

Jen ekzerco por tion fari.

  1. Legu la prioritatojn, celojn, ktp de la subvencidonanto – tio ofte povas esti en la aldonaĵoj, finaj punktoj. Se vi ne trovis, kion ili atendas ke vi skribu, relegu pli detale (povas esti ke estas en la aneksoj)
    1. marku la partojn, kiujn vi ne bone komprenas post la relego, kaj uzu ilin por demandi la subvencidonantojn pri la malklaraĵoj – se vi ne povas alimaniere, interrete aŭ telefone faru tion, sed eĉ pli bonas partopreni infotagojn kaj seminariojn.
      1. Ĝenerale la funkciuloj tre helpemas; krome, tre bonas ke la diversaj agentejoj ekkonu persone kelkajn homojn ligitajn al la organizo kiu monpetas.
      2. Do, skribu al ili jam nun, ĉar tiel ili vidos ke vi interesiĝas kaj ĝustatempe jam ekpretigas la proponon, do vi havas seriozan intereson kaj laboremon.
      3. rimarko: estos en la demandaro demando pri tio al kiu kion vi skribis

Grupa ekzerco: bezonanalizo per simpla neformala metodo

(Fonto: “Write a Project, Make a Change”, realigita de la rumana NRO Steps for Life)

Kial vi monpetas? Por financi agadojn.

Kial vi bezonas financi agadojn? Por solvi la problemojn de via organizo, por kontentigi ties bezonojn.

Jen simpla kaj engaĝiga metodo por enplekti pli da homoj en la bezonidentigo de via organizo kaj de ties aktivuloj, kio estas la fono kaj la kerno de via projektpropono. Elektu certe kernajn aktivulojn, sed ankaŭ kelkajn malpli engaĝitajn, tiel ke ili povu sugesti ion el iom pli “ekstera” vidpunkto.

  • Petu ke la partoprenantoj en la ekzerco skribu sur papereto 20 adjektivojn kiuj identigas ilin, aŭ kion ili volas atingi
  • Poste, petu ke ili elektu la plej gravajn 5 adjektivojn el tiuj listigitaj 20
  • Nun ili transformu la kvalitojn en bezonoj (ekz. “lerta: mi bezonas partopreni agadojn por plilertiĝi”)
  • Poste, ili identigu la plej gravan el tiuj kvalitoj bezonantaj plifortigon: ne forgesu gvidi la diskuton por helpi la partoprenantojn efike prioritatigi ilin!
  • Instigu diskuton, kontribuojn, ideojn flanke de la partoprenantoj por konkretigi agadojn kaj solvojn por viaj problemoj kaj kontentigojn por viaj bezonoj

Tiu ĉi simpla ekzerco helpos vin identigi kaj analizi la bezonojn de la organizo, kaj krome helpos vin plifirmigi vian teamon! 🙂

  1. Elektu al kiu demando pli facilas respondi por vi, kaj respondu al tio ene de unu frazo:
    1. Kio estas la problemo de via komunumo/organizo?
    2. Kio estas la utilo de via agado?

Se vi respondis al punkto a, iru al punkto A, se vi preferis respondi al punkto B, iru al punkto B kaj trasaltu punkton A.

A:

  1. Kiujn aferojn kaŭzas la problemo?
    1. rekte (skribu almenaŭ 3)
    2. malrekte, do la kaŭzoj de la kaŭzoj (skribu almenaŭ 5)
  2. Kiuj estas la kaŭzoj de la problemo?
    1. rekte (skribu almenaŭ 3)
    2. malrekte (skribu almenaŭ 5)

Nun, ke vi havas respondon al tiuj demandoj, inversigu ilin, kaj pripensu, kiel solvi ĝin. Do, ekzemple

  1. la problemo ke vi ne havas spertan subvencipetiston kaŭzas rekte problemon ke vi ne povas fari ĉiujn agadojn, kiujn vi ŝatus pro manko da mono
  2. Se vi inversigas, la rekta rezulto estus ke havante spertan kasiston, vi ne plu havos monmankon kaj povas fari ĉiujn agadojn.

B:

  1. Kiuj estas la rezultoj de via agado?
    1. rekte (skribu almenaŭ 3)
    2. malrekte (skribu almenaŭ 5)
  2. Kiuj estas la celoj de via agado?
    1. rekte (skribu almenaŭ 3)
    2. malrekte (skribu almenaŭ 5)

Tre ofte en subvencipetoj oni demandas pri la celoj, aktivaĵoj, rezultoj kaj impaktoj, kaj eĉ se ili ne demandas tion, ili ofte emas tamen ricevi respondon al tio. Ni havas bonan novaĵon por vi. Se vi faris la supra(j)n ekzerco(j)n, vi jam havas ĉion tion, ĉar:

  1. La rektaj rezultoj de via agado estas la rezultoj.
  2. La malrektaj rezultoj de via agado estas la impaktoj.
  3. La rektaj celoj de via agado estas la celoj.
  4. La malrektaj celoj de via agado estas la aktivaĵoj.

Nun enskribu ilin en la ĝustajn kampojn kaj fieru pri vi!

Se vi faris ĉion supran, estos facile por vi respondi al la demandaro, temos nur pri kopigluado.

Antaŭa parto – EnhavtabeloSekva parto