Subvencipetado – parto 8

Kontrolado 2

Memoru, ke komentu se vi ŝanĝas ion en via teksto, kaj klarigu kial vi forigis aŭ aldonis partojn. Tio estas tre grava, por ke poste vi ne konfuziĝu, kaj ne realdonu aferojn ĉar vi forgesis ke ĝi ne taŭgas por la subvencidonanto.

Nun relegu la priskribon de via subvencidonanto, laŭeble la tuton, kaj atentu pri:

  1. ĉu ĉiuj viaj agadoj estas subtenindaj laŭ la subvencidonanto, se ne, forigu ilin
  2. ĉu vi klare menciis pri ĉiuj viaj agadoj ĉiujn aspektojn pozitivajn laŭ la subvencidonanto, se ne, aldonu ilin
    1. nun aparte indas legi la konsilojn ĉe: http://artista.ikso.net/konsilo/prakkon.php
    2. jes, tio povas esti teda kaj sinripeta, sed ĝi estas grava – la subvencidonanto ne konas vian agadon detale, do ĝi ne scias ekzemple ke dum aligatorejo oni praktikas plurajn, en internacia kunteksto malofte uzatajn lingvojn kaj tiel ĝi kontribuas al la disvastigo de multlingveco, se vi ne skribas tion

Tasko 8

La subvencipeto baldaŭ tutpretos. Kio mankas daŭre? Plenigu la sekvan demandaron kaj iru al la naŭa ero por vidi kio daŭre mankas.

Antaŭa parto – EnhavtabeloSekva parto