Subvencipetado – parto 7

Plibonigado

Celoj, rezultoj, efikoj

Se vi ne jam faris, priskribu viajn celojn, rezultojn, efikojn, detale!

Kutime oni ŝatas SMART-celojn, kiuj estas

  1. Specifaj (precizaj)
  2. Mezureblaj
  3. Ambiciaj
  4. Realigeblaj
  5. Tempaj (tempo-difinitaj)

Aktivaĵoj

Ankaŭ pri aktivaĵoj, plidetaligu ilin, menciu kiu(j), kun kiu(j), kial, kiam, kiom longe, kie, kion, kaj kiuj estas la atendataj rezultoj.

Tasko 7

Plenigu la demandaron.

Antaŭa parto – EnhavtabeloSekva parto