Subvencipetado – parto 10

Sendado

Nun vi havas ankaŭ la enhavon de via subvencipeto prete, do enmetu ĉiujn informojn, kunprenu ĉiujn dokumentojn, kaj sendu ĝin. Ĉiam eblas ĉion plibonigi, sed nun ne plu indas. Sendu ĝin, kaj poste esperu. Kaj antaŭ ĉio: gratulu vin, kaj festu la sendadon, vi finis grandan laboron.

Kutime, depende de la lando kaj la subvencifonto, 2%-100% de la verkitaj subvencioj sukcesas, do ne sentu vin malbone, se estos malsukceso – kaj aliflanke, indas havi plurajn subvencipetojn senditajn samtempe, ĉar ja malmulte el ili sukcesos.

Gravas, ke certe gardu la reagon al la subvencipeto – ĉu pozitiva, ĉu negativa, por scii kie indas plibonigi ĝin.

Kaj same, ankaŭ por la kreintoj de tiu ĉi trejnado tre gravas scii kiel plibonigi ĝin, kaj jen enketilo por koni viajn reagojn, vian taksadon pri la trejnado.

Dankon pro fini la trejnadon kaj antaŭdankojn pro la reagoj!

Antaŭa partoEnhavtabelo