Eksteraj rilatoj – enkonduko – parto 6

Kion TEJO opinias pri lingvopolitikaj demandoj?

Kiel Esperanto estas uzata en komerco?

Ĝis nun la esperantlingva merkato estas tre limigita. La kvanto de parolantoj de Esperanto estas komparebla al malgranda lando, sed ili loĝas dise en la mondo. Tio signifas ke nur por tiuj varoj por kiuj transportkostoj estas sensignifaj aŭ kiuj ne haveblas de ne-esperantaj produktantoj povas ekzisti merkato en Esperanto. Ekzistas kompanioj kiuj vendas muzikon aŭ lernolibrojn. Ili kutime estas malgrandaj kaj ne ege profitdonaj. Krome ekzistas Esperanto-parolantoj kiuj posedas (ne-esperantan) kompanion kaj ofertas siajn servojn ankaŭ en Esperanto.

Kial Esperanto ankoraŭ ne sukcesis esti la dua lingvo de ĉiu homo?

La respondo de tiu demando rilatas al la konata prizonula dilemo de ludteorio. Esperanto nur donas signifan avantaĝon kiam granda kvanto da homoj ĝin parolas. Antaŭ tio, ĉiu kiu lernas Esperanton spertas (almenaŭ lernajn) kostojn sen la plena avantaĝo de tuthomara komunikado. Sen forta centra kontrolo, la “ludo” restos en suboptimala stato kaj ne atingos ekvilibron kiu estas pli avantaĝa por ĉiuj. Jam ekde preskaŭ 100 jaroj ekzistas la klavaro “Dvorak”, kiu klare ebligas pli rapidan tajpadon ol la klasika “QWERTY”. Tamen, pro kostoj de ŝanĝo kaj establigitaj interesoj, preskaŭ la tuta mondo daŭre uzas la (intence) malrapidan klavaron.

Ni esperas informi sufiĉan kvanton da homoj ke Esperanto donas konsiderindajn avantaĝojn jam nun kaj konvinki ilin aŭ mem lerni ĝin aŭ subteni pli larĝan enkondukon de ĝi.

Plenigi la demandaron

Antaŭa parto – Enhavtabelo – Sekva parto

Foto: Jozef Baláž